Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-01
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoLa humanitara organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj diras, ke la malsekureco en Niĝerio kaŭzita de la batalado kontraŭ la terorisma grupo Boko Haram senigis pli ol unu milionon da niĝerianoj de humanitara helpo. Tiu helpgrupo raportas, ke la loĝantaro de la nordorienta Niĝerio viktimiĝas de ĉiuj flankoj en la konflikto, kiu daŭras jam 11 jarojn. La niĝeria armeo diras, ke ĝi estas venkanta la islamistajn ribelantojn, sed laŭ Kuracistoj sen landlimoj kaj iuj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, la humanitara situacio ankoraŭ tre malbonas. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Lunde, la 27-an de januaro (2020) eksaj Auschwitz-kaptitoj kolektiĝis okaze de memortagon pri la Holokaŭsto. Antaŭ 75 jaroj, la 27-an de januaro 1945 la Ruĝa Armeo liberigis la koncentrejon. Auschwitz estis germana nazia koncentrejo kaj ekstermejo, kie mortis en 1940–1945 pli ol unu miliono da homoj. Ĝi estas unusola koncentrejo troviĝanta sur la listo Monda heredaĵo de Unesko, kie ĝi aperas sub la oficiala nomo Auschwitz-Birkenau. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj kaj politikaj kaptitoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judojn, la ciganojn aŭ la samseksemulojn), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj. (EuroNews)