Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSkandala usona “pacplano" por Proksima Oriento: la 29-an de januaro, la usona prezidento prezentis "duŝtatan" solvon, en kiu li konsentas al Israelo multajn garantiojn, inter kiuj la suverenecon sur la Jordana valo. Li ankaŭ agnoskas Jerusalemon kiel "nedivideblan ĉefurbon" de la hebrea Ŝtato. Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio Palestino en Francio", forte kondamnis la planon kaj diris: "Ni estas absolute konsternitaj pro tiu deklaracio, kaj tiu farso estas malbonkvalita. Tiu plano respektas neniun regulon de la internacia juro, en perfekta malobservado de ĉiuj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj", "Temas pri neniigo de la palestina demando". Li diris: "Mi ne aŭdis la reagon de Eŭropo kaj de la internacia komunumo pri tiu skandala plano. Ni forpuŝis ĝin ekde la komenco. Tiu plano estis ellaborita sen la Palestinanoj, kiuj ne estis invititaj dum la du jaroj da intertraktado inter Israelanoj kaj Usonanoj. Kiamaniere la Palestinanoj povus akcepti tiun planon, de kio ili estis tute ekskluditaj?", li precizigis. "Ni defendis la pacon dum la 24 jaroj da rektaj intertraktadoj kun Israelo. Ni volis planon, kiu enkalkulas minimumon de la naciaj rajtoj de la Palestinanoj, kaj unuarange la rajton al memdetermino", li aldonis. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

Lavrov turneos tra Venezuelo, Kubo kaj Meksiko: la ministro pri eksterlandaj aferoj de Rusio, Sergej Lavrov, vojaĝos tra Latinameriko inter la 5-a kaj 8-a de februaro kiel parto de laborvizito en Venezuelo, Kubo kaj Meksiko, kaj en ĉiu lando li pritraktos la politikan dialogon, la ekonomian kunlaboron kaj perfektigon de la rilatoj en la regiono. Dum sia restado en Havano, Kubo, Lavrov pritraktos, interalie, la punregulojn altrudatajn de Usono al Kubo. En Meksiko li pritraktos la fortigon de kunlaboro inter Rusio kaj Meksiko. La dialogo inkluzivas kunlaboron kun institucioj kiel la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj, nun prezidata de Meksiko (Raporto de Maritza Gutiérrez González)