Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoSolidare kun la ĉina popolo: lastatempe ĉina ĉefministro Li Keqiang invitite telefonis al Ursula von der Leyen, Prezidanto de Komisiono de EU. Li Keqiang diris, ke la ĉina registaro ĉiam prenas la vivon kaj sanon de la ĉina popolo en la unuan lokon kaj publike, travideble kaj laŭorde faras kontraŭepidemian laboron por preventi disvastiĝon de la epidemio kaj garantii normalan vivon de la popolanoj kaj la ĉinaj elmigrintoj. La ĉina registaro kaj popolo havas fidon, firman volon kaj kapablon por venki la epidemion. Ursula von der Leyen diris, ke EU alte respektas kaj konsentas la kontraŭepidemiajn rimedojn de Ĉinio, admiras la rapidecon de Ĉinio por respondi al la epidemio kaj volas laŭeble liveri helpon kaj oportunon por aĉetado de medicinaj materialoj por Ĉinio. (Raporto de ĈRI)

Skandala usona “pacplano" por Proksima Oriento: la 29-an de januaro, la usona prezidento prezentis "duŝtatan" solvon, en kiu li konsentas al Israelo multajn garantiojn, inter kiuj la suverenecon sur la Jordana valo. Li ankaŭ agnoskas Jerusalemon kiel "nedivideblan ĉefurbon" de la hebrea Ŝtato. Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio Palestino en Francio", forte kondamnis la planon kaj diris: "Ni estas absolute konsternitaj pro tiu deklaracio, kaj tiu farso estas malbonkvalita. Tiu plano respektas neniun regulon de la internacia juro, en perfekta malobservado de ĉiuj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj", "Temas pri neniigo de la palestina demando". Li diris: "Mi ne aŭdis la reagon de Eŭropo kaj de la internacia komunumo pri tiu skandala plano. Ni forpuŝis ĝin ekde la komenco. Tiu plano estis ellaborita sen la Palestinanoj, kiuj ne estis invititaj dum la du jaroj da intertraktado inter Israelanoj kaj Usonanoj. Kiamaniere la Palestinanoj povus akcepti tiun planon, de kio ili estis tute ekskluditaj?", li precizigis. "Ni defendis la pacon dum la 24 jaroj da rektaj intertraktadoj kun Israelo. Ni volis planon, kiu enkalkulas minimumon de la naciaj rajtoj de la Palestinanoj, kaj unuarange la rajton al memdetermino", li aldonis. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)