Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoSociaj movadoj protestas en Brazilo: sindikataj kaj sociaj movadoj de Brazilo protestis la 3-an de februaro en Sao Paŭlo kontraŭ la ekonomia politiko de la registaro de Jair Bolsonaro :[ʒaˈiʁ bowsoˈnaɾu] , kiu rekte damaĝas la industrian sektoron de la lando. La ideo estis profiti la ĉeeston en Sao Paŭlo de Jair Bolsonaro, la ŝtatestro ultradekstrema, kaj tie rifuzi lian politikon ekonomian, kiu altigas la senlaborecon kaj la neformalan laboron. La protesto ankaŭ publike kondamnis la atakojn de Bolsonaro kontraŭ la industria sektoro kaj la politikon de transdono de publikaj entreprenoj al eksterlandaj kompanioj, kiel Eletrobras kaj Petrobras, kiuj ekigis siajn privatigajn procezojn, kaj de Embraer, ĵus donita al Boeing. (Raporto de Maritza Gutiérrez González)

Skandala usona “pacplano" por Proksima Oriento: la 29-an de januaro, la usona prezidento prezentis "duŝtatan" solvon, en kiu li konsentas al Israelo multajn garantiojn, inter kiuj la suverenecon sur la Jordana valo. Li ankaŭ agnoskas Jerusalemon kiel "nedivideblan ĉefurbon" de la hebrea Ŝtato. Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio Palestino en Francio", forte kondamnis la planon kaj diris: "Ni estas absolute konsternitaj pro tiu deklaracio, kaj tiu farso estas malbonkvalita. Tiu plano respektas neniun regulon de la internacia juro, en perfekta malobservado de ĉiuj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj", "Temas pri neniigo de la palestina demando". Li diris: "Mi ne aŭdis la reagon de Eŭropo kaj de la internacia komunumo pri tiu skandala plano. Ni forpuŝis ĝin ekde la komenco. Tiu plano estis ellaborita sen la Palestinanoj, kiuj ne estis invititaj dum la du jaroj da intertraktado inter Israelanoj kaj Usonanoj. Kiamaniere la Palestinanoj povus akcepti tiun planon, de kio ili estis tute ekskluditaj?", li precizigis. "Ni defendis la pacon dum la 24 jaroj da rektaj intertraktadoj kun Israelo. Ni volis planon, kiu enkalkulas minimumon de la naciaj rajtoj de la Palestinanoj, kaj unuarange la rajton al memdetermino", li aldonis. (Raporto de Neniam Milito Inter Ni)

La Eŭropa Parlamento aprobis la eliron de Britio el la Eŭropa Unio mekredon [29 jan 2020] vespere, kaj du tagojn poste, vendrede, la 31-an de januaro (2020) efektiviĝis la Briteliro. La sekvontaj paŝoj sendube estos malfacilaj, ĉar Britio devas intertrakti pri siaj estontaj rilatoj kun la Eŭropa Unio rilate komercajn aferojn. Por la estro de la brita Britelira Partio Nigel Farage [ˈfærɑːʒ] kaj aliaj popolismaj deputitoj, tio estis venka momento. Tamen tiuj britaj deputitoj, kiuj deziras, ke Britio restu, promesis, ke ili revenos. Inter ili estas Aileen McLeod ĉe la separisma Skota Nacia Partio. "Skotlando estas eŭropa lando", ŝi diris. "Mi antaŭĝojas pro tio, ke la sendependa Skotlando baldaŭ revenos al la Eŭropa Unio". (raporto de Vikinovaĵoj)