Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 9 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNova rekordo de 24-hordaŭra kurado estas fiksita en Kanado.
Ĉinio konstruos profundsubakvan laboratorion en Sud-Ĉinia maro.
Ŝtonkonstruaĵo Stoŭnhenĝ eble estis translokigita el Kimrio.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 9-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.


Dejv Proktor, la 35-jaraĝa masaĝisto el Kanado fiksis samtempe du rekordojn de la mondo dum 24-hordaŭra kurado sur kurekzercilo. Dejv komencis sian kuradon je la 4-a horo la 27-n de majo en ekspozicia centro Kalgari. Post 12 horoj li trapasis 139,2 kilometrojn kaj superis la antaŭan rekordon de 12-hora kurado, kiu estis fiksita en februaro 2016 je 6,3 kilometroj. Post ankoraŭ 12 horoj Dejv fiksis la novan mondan rekordon, trapasinte dum la diurno entute 260,4 kilometrojn, superinte la antaŭan rekordon je 2,6 kilometroj. La averaĝa rapideco de Dejv estis 10,85 km/h.
Dejv Proktor estas membro de kurantteamo, kiu kolektas monon por la organizo MitoCanada, kiu ĉefe сelas informadon de loĝantaro pri mitokondria malsano. Oni povas nomi Dejv-on supermaratonisto kun granda sperto. En decembro 2015 li partoprenis la konkurson pri mondĉampioneco en Italio, kie gajnis la 6-an pozicion, trapasinte 257,88 dum 24 horoj.
Dum la tuta nuna kurado la sportiston subtenis lia edzino kaj 10-jaraĝa filino, kiu dormis nur 4 horojn tiutempe. Ankaŭ ĉeestis amiko de Dejv Blejn Penni el la organizo MitoCanada. Lia 12-jaraĝa filo nun batalas mitokondrian malsanon kaj nuntempe estas en malsanulejo.
Entute kadre de supermaratonoj por la organizo MitoCanada oni kolektis 75000 dolarojn. Dejv diris, ke tio ĉi estis lia la plej feliĉa momento en la tuta vivo, certe krom geedziĝo kaj naskiĝo de tri liaj infanoj.

Ĉinio planas konstrui subakvan maran platformon en la Sud-Ĉinia maro. Ĉi-laboratorio ebligos al Ĉinio akiri valorajn resursojn kaj krome ĝi povas esti uzata militcele kaze de konfliktoj en pridisputataj marregionoj. Laŭ la oficiala informo, kiun komunikis Ministerio pri scienco de Ĉinio, la laboratorio situos je la profundeco de 3 kilometroj en la Sud-Ĉinia maro. Fakte ĉi-ideo jam delonge estas aktuala en planoj de ĉinia registaro.
La informeldono Bloomberg komunikas, ke la projekto de profundsubakva stacio estis ellaborita kaj prezentita kadre de la kvinjara ekonomia plano, kiu estis aprobita de ĉinia registaro en marto de 2016. Ĉi-projekto estis tiom sukcese prezentita, ke ĝi gajnis la duan pozicion en la listo de 100 la plej bonaj sciencoteknikaj prioritatoj de la lando.
Intereso al la projekto de profundsubakva stacio kreskis lastatempe, post la registaro konatiĝis kun ĝi kaj ordonis aktivigi fortojn de inĝenieroj kaj konstruistoj. Ĝis la jaro 2030 Ĉinio planas iĝi avanulo en la mondo de novteknologioj. Fakuloj opinias, ke konstruado de tia ĉi stacio teorie estas tute farebla. Kaze ke la projekto sukcesos, Ĉinio povos akiri valorajn resursojn de marfundo.


Ekzistas opinio, ke la fama antikva ŝtona konstruaĵo en Britio Stoŭnhenĝ nun situas ne en tiu loko, kie ĝi estas dekomence. Plejeble ĝi estis lokigita antaŭe super granda kimria tombejo. Poste ĝi estis malmuntita kaj remuntita denove 225 km orienten for de la origina loko.
La teorion proponis profesoro Majk Parker Pirson el la Universitato de arkeologio ĉe la Universitata Kolegio de Londono. Plejeble ĉi-teorio ebligos finfine fermi diskuton pri destino de la konstruaĵo. Aldone tio helpos trovi solvon de la demando kial antikvaj gentoj transportis pli malgrandajn ŝtonojn de blua vitriolo, kiuj ne estis akireblaj en Anglio, sed troveblas en Kimrio.
La plej grandaj ŝtonoj de Stoŭnhenĝ estas faritaj el loka grejso. Parker Pirson rakontis, ke Stoŭnhenĝ eble estis iam antikva kimria tombejo. Sed kiam gentoj transloĝiĝis orienten, en Anglion post 500 jaroj, ili kunportis ne nur posedaĵojn, sed ankaŭ tiun ĉi ŝtonan memorialon de iliaj forpasintaj parencoj. Ilia kunportaĵo estis pli signifa, ol kutimaj aferoj. Fakte ili tranlokigis sian heredaĵon. Tiuj ĉi ŝtonoj estis simboloj de prauloj.
Parker Pirson rimarkis, ke Soŭnhenĝ ankaŭ povis esti loko, kie oni bruligis forpasintojn. Lia esplorteamo nun esploras, kial kimriaj gentoj translokiĝis nome en Anglion. Krome la sciencisto esperas trovi la originan lokon, kie situis la mondfama ŝtona konstruaĵo.

Proksimiĝante al la jubilea deka elsendo de Interalie ni kreis grupon en Fejsbuko, kie vi povos ricevi informon pri la sekvaj elsendoj, trovi ligilojn al la antaŭaj kaj fari viajn proponojn. Ankaŭ ne forgesu pri nia retadreso interalie@muzaiko.info! Restu kun Muzaiko kaj ĝis!