Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 10 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoEsperigaj esploroj en la kampo de aliplaneda agrikulturo

Nova rekordo de elektra aŭto Grimsel fiksitas

Esploristoj malkovris destinon de Antikitera mekanismo

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la dekan, jubilean elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Esploristoj el la Universitato Vageningen kaj el la Sciencesplora centro en Nederlando kreskigis manĝeblajn kreskaĵojn en kondiĉoj, maksimume similaj al tiuj de aliplanedaj. Bedoj sur Marso estas tute eblaj.

Novan inspiron la ideo kreskigi manĝaĵojn en aliaj planedoj ekhavis post apero de la filmo "Marsano", en kiu la ĉefrolulo sukcesis survivi sur la ruĝa planedo kaj eĉ kreskigis terpomojn. Tamen la ideo mem aperis iom pli frue. En la jaro 2013 esploristoj el la universitato Vageningen lanĉis projekton, kadre de kiu ili planis kreskigi diversajn kreskaĵojn en grundo, simila al tiu de Marso kaj eĉ tiu de Luno. La ĉefa ĉelo de la laboro estis esploro de reago de dek diversspecaj kreskaĵoj je malkutima grundo. La 27-n de junio 2016 sciencistoj anoncis pri pozitivaj rezultoj. Ili sukcesis rikolti fruktojn de kvar kreskaĵoj: rafaneto, pizo, sekalo kaj tomato. La rikoltitaj manĝaĵoj pasis laboratorian esploron, kies rezultoj evidentigis, ke la fruktoj estas tute manĝeblaj, ili ne enhavas malfavorajn substancojn kaj estas simiaj al kutimaj fruktoj je ilia kemia komponaĵo. Por ekscii rezultojn por restantaj kreskaĵoj, sciencistoj anoncis pri monpetkampanjo, al kiu povas kontribui ĉiu deziranto. Ĉiu sponsoro povos gustumi fruktojn, ricevitajn kadre de la projekto. Unu el la esploristoj eĉ promesis kuiri bongustegan vespermanĝon por unu el monhelpantoj, uzante fruktojn, kreskigontajn en kvazaŭmarsa grundo.

Grupo de 30 svislandaj studentoj el la Supera Teknika Lernejo de Zuriko kaj Universitato de Praktikaj Sciencoj de Lucerno kreis sportan elektroveturilon Grimsel, kiu fiksis novan mondrekordon. Ĉi-aŭto atingas rapidecon de 100 kilometroj por un horo nur dum 1,5 sekundoj. Tio estas je 0,2 sekundoj pli rapide ol la antaŭa rekordo, fiksita de aŭto, ellaborita en la Ŝtutgarta Universitato. Rimarkindas, ke eĉ ege famaj aŭtoj de vetkurserio "Formulo-1" kutime bezonas 2 sekundojn por atingi saman rapidecon. La nova aŭto estas ekipita per kvar motoroj, po unu por ĉiu rado, kies komuna kapacito estas 200 ĉevalpovoj. Ĝi havas sistemon, kiu permesas agordi povon por ĉiu aparta rado por havi pli efikan kondukeblecon. Entute la teamo ellaboris kaj konstruis la aŭton dum malpli ol unu jaro. La aparato starigas vere novan nivelon de pezmalgrandigo kaj kapacito en elektroveturilaj teknologioj. Plejparte la aŭto estas farita el karbofibro, dank al kio ĝia pezo estas nur 167 kilogramoj

Gravas, ke tio estas fakte eksperimenta modelo, kiu estas kreita speciale por partopreno en vetkuro "Formulo-Studento". En tiu konkurso partoprenas pli ol 500 teamoj. Tio estas la plej granda mondkonkurso por junaj inĝenieroj. Ĝi okazas kutime ĉiujare. Maksimume teamoj povas gajni 1000 punktojn kaj Grimsel, trifoje gajninte la konkurson kaj ricevinte 920 punktojn estas nun la plej sukcesa projekto.

La lastan novaĵon sendis al ni nia konstanta kontribuantino Andrea Arake el Venezuelo.

Se vi penas kompreni funkciadprincipon de iu malnova teknikaĵo, al vi helpos instrukcio de produktanto. Sed grekiaj sciencistoj ne posedas tiajn ĉi dokumentojn. Pro tio jam dum la tuta jarcento ili strebas kompreni esencon kaj destinon de Antikitera mekanismo.

Tiun ĉi nomon la mekanismo ricevis dank al loko, kie ĝi estis trovita. En la jaro 1901 arkeologoj trovis ĝin en la droninta ŝipo, kiu dronis apud grekia insulo Antikitero. La disponaĵo estas ligna skatolo, ene de kiu estas 37 kupraj dentoradoj. Kelkaj grekiaj vortoj,

konservintaj sur la disponaĵo kaj ciferplatoj ebligis al sciencistoj fari konkludon, ke la mekanismon oni uzis por astronomiaj kalkulaĵoj.

Uzante modernajn skanilojn sciencistoj sukcesis malĉifrigi tekston sur la mekanismo. Spertuloj komunikas, ke ili sukcese tralegis 3500 simbolojn, kio estas proksimume kvarono de la tuta instrukcio. Parenteze la pritaksita aĝo de la mekanismo estas proksimume 2100 jaroj. Nun sciencistoj povas pli certe anonci, ke ĝi estas io simila al la unua mekanika komputilo, kiu estis uzata kiel filosofia gvidilo tra la universo. Aleksander Ĝons - la profesoro pri historio de antikva scienco opinias, ke tiuj malgrandaj tekstoj havas grandegan signifon por scienco. Dank al ili ni hodiaŭ povas ekscii pli da faktoj pri imago de antikvaj grekoj pri astronomio kaj kompreni nivelon de uzita de ili tekniko.

Nun estas konkludo, ke la Antikiteria mekanismo estas astronomia kalendaro, kiu montris fazon de luno, lokon de suno kaj luno en ĉielo kaj prognozis eklipsojn.

Jam kvar monatojn ekzistas Interalie kaj hodiaŭ aperis la jubilea elsendo. Mi volas danki vin pro via atento kaj esprimi esperon, ke tio estas nur komenco. Fartu bone, estu esperantaj kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!