Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 12 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoOceano povas doni neimageblan kvanton de nuklea fuelo;

Ŝafoj helpas fari panoramajn fotojn por Guglo;

Flugoj el Bruselo ĝis Sidnejo dum 4,5 horoj. Nova ellaborado progresas.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 12-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Laŭ informo de la Usona Departamento pri Energio, pli ol kvar miliardoj da tunoj de uranio ekzistas en la oceano kaj tio povas esti utila por atomenergia industrio por produkti energion dum sekvaj 10000 jaroj. Tio povas esti abunda fonto de fuelo por atomcentraloj, tamen la ĉefa problemo estas akirado de uranio el la oceana akvo. La Usona Departamento pri Energio lanĉis projekton, unuigantan sciencistojn por okazigi esplorojn pri la nova maniero akiri nuklean fuelon uzante specialajn alsorbantajn fibrojn.

Homaro jam provis akiri oceanan uranion dum lastaj 50 jaroj. Ja plej bonan sukceson ĝis nun atingis japanaj sciencistoj, kiuj jam ellaboris taŭgan alsorbantan substancon en la jaro 1990. Surbaze de tiuj ideoj kaj sukcesoj usonaj sciencistoj laboris por krei alsorbanton, kiu ebligos kvaroble malmultekostigi akiradon de oceana uranio.

Kemiistoj, marsciencistoj, kemiaj inĝenieroj, komputistoj kaj ekonomiistoj kune laboris kadre de la projekto kaj finfine publikigis kelkajn esplorrezultojn en aprila kajero de la magazino Industrial & Engeneering Chemistry Research. Ankaŭ tie estis menciitaj sukcesoj de japanaj kaj ĉiniaj sciencistoj.

Laŭ vortoj de direktoro pri kemiaj sciencoj de la Oŭk Riĝ Nacia Laboratorio, Filip Britt: “Por ke atomenergio restu stabila energifonto, estas bezonata ekonomie valora kaj sekura fonto de fuelo. Ĉi tiu magazina artikolo rakontas pri elstara sukceso, atingita fare de esploristoj de la tuta mondo por utiligi oceanojn kiel esperplena komponanto de estonteca sekura energisistemo”.

Inter Norvegio kaj Islando estas insularo, kiu konsistas el 18 malgrandaj insuloj. Tiu ĉi insularo nomiĝas Ferooj. Loĝantoj de la Insularo esprimis deziron fari panoramajn fotojn de la insuloj por la servo Google Street View. Sed la kompanio nenion anoncis pri planoj viziti la insularon kaj ekfotadi ĝin. Loĝantoj siavice ne perdas tempon kaj decidis mem fari materialon por Guglo. Ili ankaŭ decidis, ke en la regiono, kie estas preskaŭ duoble pli da ŝafoj ol homoj eblas uzi animalojn kiel kameraoportantoj.

La Ferooj estas unu de la plej neesploritaj lokoj sur nia planedo. Laŭ vortoj de Dahl Andreassen, kiu okupiĝas pri turismo en la insularo, Guglo jam estis sur la supro de la Blanka Monto, sed neniam venis al Ferooj. Nome ŝi proponis ideon sursafigi panoraman kameraon. Loka ŝafisto kaj inventisto kreis specialan ekipon por ŝafoj, kiuj portos kameraon. Aparatoj estas energiumataj per sungeneratoroj dum safo promenas ie sur la insulo. La faritaj aŭtomate fotoj estas sendataj al Andreassen kaj ŝi poste alŝutas ilin al Guglo.

La ideo povas esti utila ne nur por sciencaj celoj, sed ankaŭ por montri al homoj la tutan belecon de Ferooj, ĉar tio estas unu de la plej magiaj partoj de la mondo. Venis la tempo por ke la norda popolo, loĝanta meze de oceano malkovru sian landon por retemuloj.

Andreassen tamen opinias, ke tio estas nur provizora agado kaj esperas, ke finfine Guglo venos al la insularo. Por tio ŝi jam lanĉis retkampanjon #wewantgooglestreetview kaj eĉ petskribon por konvinki la retgiganton okazigi fotadon de bela naturo de Ferooj.

Ankaŭ vi, karaj aŭskultantoj, povas kontribui la petskribon laŭ ligilo, kiun vi facile povos trovi en nia grupo en Fejsbuko. (http://visitfaroeislands.com/sheepview360/petition/)

Flugoj ĉirkaŭ la Tero kaj eĉ eksteren eble estos pli rapidaj kaj efikaj. La Britia kompanio Reaction Engines subskribis traktaton kun la Eŭropa Kosma Agentejo por ellabori

revolucian movigilon SABRE, kiu uzas avanan teknologion por pligrandigi rapidecon de vojaĝoj. Ĝi ebligos ne nur ŝanĝi manieron por atingi orbiton kaj aliajn planedojn, sed ankaŭ povas esti utila por enatmosferaj flugoj.

La nova ellaborata movigilo uzas atmosferan aeron ĝis la momento, kiam la aero preskaŭ malaperas fore de la planeda surfaco kaj poste ŝanĝas funkciadprincipon al raketa maniero por efike funkcii en la spaco. La fina rezulto de la ellaboraĵo estos teknologio, kiu estas malmultekosta, sekura kaj reuzebla movigilo, kiu povas plenumi taskojn de raketoj, sed kiu ankaŭ plenvalore povos esti uzata en atmosfero.

La nova teknologio ebligos al aviadiloj flugi kvinoble pli rapide, ol sono. Tio signifas, ke por flugi el Bruselo ĝis Sindejo aviadilo kun 300 pasaĝeroj bezonos nur 4,5 horoj anstataŭ 21.

Entute la kompanio Reaction Engines ricevis 60 milionojn da pundoj de la Brita registaro. La mono venis de la Eŭropa kaj Britia Kosmaj Agentejoj. Gvidantino de la Britia agentejo Katrin Kurtni diris, ke: "Ni volas, ke Britio estu la plej bona loko en Eŭropo por novteknologioj kaj la programo pri la movigilo SABRE havas eblon ŝanĝi atmosferan kaj spacan vojaĝon por ĉiam.

Ligilo al petskribo por inviti Guglon al Ferooj troveblas en la grupo de Interalie en Fejsbuko aŭ en la teskta enhavo de la elsendo ĉe la retejo de Muzaiko. Estu pozitivaj, esperantaj, restu kun Muzaiko kaj ĝis la 13-a elsendo!