Teksto | Flosantaj subakvaj tuneloj por aŭtoj estos konstruataj en Norvegio
Tersimila planedo trovitas ĉe la najbara stelo Proxima Centauri
La plej granda trovita perlo dum dek jaroj estis kutima talismano de Filipina fiŝkaptisto
Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 14-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.
Norvegiaj inĝenieroj anoncis ambiciecan planon pri konstruado de la unuaj en la mondo subakvaj tuneloj por helpi al vojaĝantoj facile transveturi grandajn golfojn, nomatajn fjordoj. Nuntempe la sola maniero por fari tion estas flosi per ŝipoj – malkomforta kaj tempopostula procezo. La “subakvaj flosantaj pontoj” konsistos el grandaj tuboj, pendigitaj je la profundo de 100 futoj, kaj ĉiu de ili estos sufiĉe vasta por du trafiklinioj.
La Norvegiaj subakvaj pontoj estos tenataj de pontonoj sur la surfaco, konektitaj al la ponto per ŝnuregoj por subteni stabilecon de la konstruaĵo. Ankaŭ ĝi povas esti fiksita al fundo de golfo, kie tion ebligas profundeco. Ĉiu ponto konsistos el du tuneloj, lokigitaj apude: po unu por ĉiu trafikdirekto. Malgraŭ malfacila konstruado por kondukistoj veturado tie tute similos al tiu en kutima tunelo. Fakte en Norvegio jam estas 1150 da trafiktuneloj, 35 el kiuj estas kutimaj subakvaj. Do por norvegoj tiu ĉi projekto eble ne estos tiom mirinda ol por aliaj homoj.
Kial do ne kutima ponto? Bedaŭrinde, malglata reliefo en tiu ĉi regiono faras konstruadon de kutimaj pontoj malcelkonforma: ili estus tro longaj kaj iliaj apogoj estus tro grandaj pro granda profundeco. Ekzistas ankaŭ alternativaj proponoj. Ekzemple, flosanta surakva ponto, kiu ne havas subakvajn apogojn. Tamen tia ĉi projekto havas malavantaĝon – tia ĉi ponto estas damaĝebla per severa vetero. Ankaŭ estas risko pri kolizioj kun militŝipoj, kiuj periode okazigas trejnadojn en fjordoj.
La projekto jam ricevis subvencie 25 miliardojn da dolaroj. Fino de la projekto estas planita por la jaro 2035. Antaŭ inĝenieroj staras granda tasko kaj multe da laboro, ĉar la projekto estas vere unika. Neniu certas, kiel vento, ondoj kaj akvotorentoj en fjordoj povas influi al la konstruaĵo. Se konstruado evidentiĝos tro malfacila kaj atendata rezulto - tro danĝera, estos elektita alia projekto, celanta ligi bordojn. Ni, tamen, esperu je sukceso.
Multaj homoj estis ĉiam inspiritaj por serĉi planedojn, similajn al Tero, kiuj eble havas vivon. Nun astronomoj oficiale anoncis, ke ili malkovris la plej proksiman tersimilan planedon. Ĝi lokiĝas ĉe la plej proksima stelo – Proxima Centauri. La dua planedo, ĉirkaŭanta la stelon havas similan grandecon al tiu de Tero kaj estas potenciale enloĝebla. Distanco ĝis tiu ĉi planedo estas iom pli ol 4 lumjaroj. La distanco inter la stelo kaj la “dua Tero” konvenas por ekzistado de likva akvo – grava postulo por estiĝo de vivo.
Ankoraŭ neniam homoj malkovris tersimilan planedon tiom proksime. La mondfama britia siencisto Stiven Hoŭking kunlaborante kun rusia miliardulo Jurij Milner planas sendi malgrandajn aparatojn al Proksima Centauri por esplori eble ekzistantan tie vivon.
La nuna okazo certe ne estas malkovro de la unua tersimila planedo: La teleskopo Kepler de NASA jam malkovris ses tiajn planedojn. Kiam NASA anoncis pri tiu ĉi malkovro, la sciencisto Dug Koldŭel diris: “La tago estas en la horizono, kiam ni ekscios kia estas averaĝa, roka planedo kiel la Tero estas.”
Tamen la tersimila planedo Proxima b estas ege pli proksima al ni, ol malkovrita fare de NASA planedo Kepler 452b, kiu situas 1400 lumjarojn for de nia sunsistemo.
Dum 10 jaroj Filipina fiŝkaptisto posedis grandan perlon kaj kaŝis ĝin sub sia lito kiel talismano por bonŝanco tute ne konsciante, ke ĝi povas esti la plej granda natura perlo en la mondo. Li trovis la perlon kiam li penis liberigi ankron post lia ŝipeto spertis marŝtormon, sed li eĉ ne imagis, ke la trovaĵo povas esti tiom valora. La perlo, pezanta 34 kilogramojn kaj havanta malregulan formon eble estas la plej granda trovita en la tuta historio. Se ĝia origino estos konfirmita, ĝi prezos 100 milionojn da dolaroj.
Malreguleco de ĝia formo ne ĝenas al la perlo havi grandan prezon. La fiŝkaptisto antaŭ ne longe proponis starigi sian trovaĵon en la oficejo pri turismo. Oficistoj jam anoncis, ke la perlo estos publike spektebla en la administrejo de la urbo Puerto-Prinsesa. Juvelistoj tamen ankoraŭ ne esploris kaj ne konfirmis, ĉu la perlo vere estas la plej granda en la mondo. Malgraŭ tio estas granda ebleco, ke pozitiva konfirmo okazos. Pro tio lokaj oficistoj, ĉefe tiu, respondeca pri la urba turismo, Ailen Sintia Amurao, diris, ke ili esperas, ke la perlo allogos pli da turistoj al ilia lando.
Estas ridinda afero, ke la trovita fare de fiŝkaptisto perlo povis resti tute nekonata, se ne okazus brulo en ties hejmo, dum kiu nia heroo elportis valoraĵojn eksteren. Ĉiuokaze la trovaĵo allogis atenton de juvelistoj kaj naturŝatantoj de la tuta mondo - certe pro grandeco de la perlo. Antaŭe la plej granda konfirmita perlo pezis 24,5 kilogramojn. Sendube ankaŭ ege multe por perlo, sed signife malpli multe ol kaze de la nuna trovaĵo.
Traleginte la lastan novaĵon mi ekvolis proponi ankaŭ al vi rigardi, ĉu estas io valorega sub via lito. Kaj post tio ne forgesu pri la grupo de Interalie en Fejsbuko kaj pri nia retadreso interalie@muzaiko.info. Restu kun Muzaiko, estu pozitivaj, esperantaj kaj ĝis la 15-a elsendo! |