Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 15 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoArboj interparolas kaj rekonas siajn parencojn
Nova teknologio pri produktado de hidrogeno per algoj ellaboratas
La plej alta telfero ekfunkciis en Venezuelo

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 15-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Aperas pli kaj pli da informo pri tio, ke arboj povas esti konektitaj unu al la alia pli dense kaj proksime, ol oni pensis antaŭe. Arbara ekologo Suzanne Simard el la Universitato de Britia Kolumbio faris prelegon por fama elpaŝplatformo TED talk en junio, dum kiu ŝi klarigis detalojn de la esploro, kiu montras, ke patrinaj arboj rekonas siajn parencajn arbojn. Nuntempe, kiam homoj pli kaj pli malproksimiĝas de naturo, sinjorino Simard esperas, ke homoj ekos alie pensi pri arbaroj.
En la prelego Simard diris, ke estis aranĝita eksperimento kaj esploristoj kreskigis patrinarbojn kun parencaj kaj fremdaj arboj. Evidentiĝis ke patrinarboj starigis pli da konektoj kun parencaj arboj, ol kun la fremdaj per simbiozaj mikroskopaj ĉeradikaj fungoj, transdonantaj de unu arbo al la alia diversajn elementojn. Per tiuj ĉi fungoj, konektantaj radikojn de arboj, ili kapablas transdoni karbonon. Precipe interesa kadre de la nuna esploro estis la fakto, ke patrinarboj transdonas pli da nutrantaj elementoj al siaj parencoj, ol al fremduloj.
La fakto estas, ke tiurimede arboj povas transdoni al najbaroj ne nur karbonon, sed ankaŭ azoton, akvon, fosforon kaj eĉ danĝersignalojn. Do arboj interparolas kaj donas prioritaton al siaj parencoj.
Simard diras, ke fungaj retoj havas centrojn kaj ligojn inter ili. Ĉi-kaze centroj estas arboj kaj ligon estigas fungoj. La plej aktivaj centroj estas nomataj patrinarboj kaj ili povas esti konektitaj al centoj de aliaj arboj. Interŝanĝo inter arboj plifortigas vivkapablecon de arboj entute. Pro tio esploristino konkludis, ke rezultojn de la esploro oni konsideru dum uzado de arbaroj kiel lignofonto. Se ni malatente hakos patrinarbojn, tio okazigos minacon por ligitaj al ĝi parencarboj, eĉ se oni ne hakos ilin.
La plenan prelegon de sinjorino Simard vi povas spekti per ligilo en la grupo de Interalie ĉe Fejsbuko aŭ en la teksto de ĉi-elsendo ĉe la retejo de Muzaiko.
https://www.ted.com/talks/suzanne_simard_how_trees_talk_to_each_other?language=en

Jam delonge sciencistoj konas, ke algoj eligas hidrogenon dum fotosintezo, sed nur malmulte kaj dum mallongaj tempoperiodoj. Nun teamo de sciencistoj el la Tel-Aviva Universitato ellaboris novan specon de algoj, kiuj produktas kvinoble pli da hidrogeno, ol kutime. La ellaboraĵo povas havi grandan signifon por industrio de pura energio, ja aŭtomobilaj gigantoj Hyundai kaj Toyota jam anoncis produktadon de hidrogenaj aŭtoj.
La teamo de Iftah Jakobi montris, ke malgrandaj algoj vere eligas hidrogenon dumtage. La algoj produktas hidrogenon kun helpo de enhavata hidrogenazo de enzimo, kiu rompiĝas per oksigeno. La sciencistoj malkovris tri efikajn mekanismojn, kiuj forigas ĝenantan oksigenon por ke hidrogenazo povu daŭre produkti hidrogenon. Laŭ Jakobi, malkovro de tiuj mekanismoj evidentigis, ke algoj havas grandan neutiligitan kapablon por produktado de hidrogena fuelo.
La teamo ne haltiĝis tiam. Por fari la algojn eĉ pli efikaj, Jakobi kaj lia teamo genetike modifigis ilin celante pli abundan produktadon de hidrogenazo. La esploristoj rezulte sukcesis estigi algojn, kiuj produktas kvaroble pli da enzimo, ol la kutimaj.
Do, kio sekve? Jakobi diris, ke ilia celo estas adaptigi naturajn algojn por produktado de hidrogeno, uzebla kiel fuelo por aŭtoj. Iam energio, produktita per algoj povos esti uzata por "movigi radojn de industrio".
La sciencisto donis intervjuon por la magazino The Jerusalem Post, dirante, ke antaŭ dudek mil jaroj agrikultura revolucio okazis. Homoj ĉesis esti ĉasistoj kaj kolektantoj. Li adaptis naturajn kreskaĵojn kaj ekkreskadis siajn manĝaĵojn. Sed se ni temu pri energio, ni ankoraŭ estas tiuj kolektantoj de resursoj, donataj al ni de naturo.

En Venezuelo ekfunkciis la plej alta telfero en la mondo. Pli ekzakte en la urbo Merido. La projekto estis gvidita de la inĝeniero José Martinez, prezidanto de VENTEL, kaj George Kobel, direktoro de projekto kaj reprezentanto de Dopelmayr, entrepreno aŭstra-svisa. Post malfacila konstrua etapo, sur preskaŭ 5.000 metroj super la marnivelo, kiu komenciĝis en la jaro 2008, en aŭgusto 2016-a la telefero fine estis malfermita al la publiko. Ĝi estas nomata Mukumbari, kio siavice estas indiĝena vorto, signifanta lokon, kie dormas suno.
Mukumbari sukcese estis rekonstruita kaj nun, kapabla transporti homojn al la nivelo de 4765 metroj al la monto Piko Bolivar, ĝi oficiale iĝis la plej alta en la mondo. Havanta longecon de 12,5 kilometroj, ĝi transportas ĝis 40 sidantajn kaj 20 starantajn pasaĝerojn en ĉiu de 8 vagonoj. En la itinero estas stacioj, ekipitaj per avana teknologio kun restoracioj, haloj por eventoj, muzeoj, ŝirmejoj kaj observejoj, en kiuj 43 malsamaj entreprenoj oferas servojn kaj produktojn rilatajn al monta kunteksto.
Krome la telfero havas 12 padojn kun aliro al natura areo sen media damaĝo, sur kiuj videblas birdoj de la anda panoramo, kaj ankaŭ viziteblas botanika ĝardeno, eblas okazigi montan bicikladon kaj aliajn ekstremaĵojn. El la lasta ĉenero de la monto la plej kuraĝaj povas forflugi per glisparaŝuto.
Per tiuj amuzaĵoj, la plej alta telfera sistemo en la mondo, Mukumbari, impulsos la turismon naturan kaj montan, transportante homojn ĝis 4.765 metroj sur la marnivelo, loko kie turististoj havos la ŝancon senti altecon kaj senliman rigardon percepteblan ekde tie.

Eĉ arboj sukcesis trovi komunan lingvon por komunikado kun siaj samarbaranoj, kaj evidente tiu lingvo estas vere tutmonda. Ni esperu, ke homaro sekvos saĝecon de naturo. Kaj vi estu ĉiam pozitivaj, esperantaj kaj ĝis la 16-a elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!