Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 16 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoTrinkebla akvo nun facile akireblas el aero
Geno de amikeco trovitas ĉe hundoj
La plej rapida lifto ekfunkciis en la Ĉinia Ŝanhaja Truo

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 16-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Nova disponaĵo, ebliganta kolektadon de pura akvo el atmosfero, laŭatende povos doni ĝis 41 litro de trinkebla akvo sen uzado de ekstera energio, ne produktante malpurigantajn gasojn kaj sendanĝere por la naturo. Tiu ĉi disponaĵo, nomiĝanta Water Seer, laŭ ideo povas funkcii senfine, donante al generacioj de homoj “likvan oron” en lokoj, kie klimataj kondiĉoj aŭ manko de infrastrukturo starigas antaŭ homoj problemon de akirado de trinkebla akvo. Water Seer estas funkciigita per simpla ventoturbino kaj povas esti la unua paŝo favore al longdaŭra solvo de la problemo de akvomanko en la mondo.
La konstruaĵo aspektas kiel tureto, enfosigita en teron je la profundeco de du metroj aŭ pli. La supertera parto de la aparto tenas vertikalan ventoturbinon, kiu turnigas enajn alojn, kiuj prenas aeron en subteran kameron. Pro natura malvarmo, estanta en la suba parto, atmosfera akvo kondensiĝas kaj fluadas en akvujon, el kiu homoj povas laŭbezone preni puran akvon la tutan tagon.
La malmultekosta aparato estis ellaborita fare de VICI-Labs kunlabore kun UC Berkley kaj la Nacia Paca Korporacia Asocio, kiel ebla solvo por 2,3 da milionoj de homoj de la planedo, kiuj spertas mankon de atingo al trinkebla akvo. Efikeco de la aparato ebligas uzante kelkajn tiajn ĉi akvokolektilojn liveri akvon al malgranda setlejo. La neprofita organizo donacos akvokolektantajn aparatojn al kounumoj, bezonantaj akvon en diversaj disvolviĝantaj landoj aŭ en lokoj kun seka klimato.
Estas organizita publika monkolektado. La celo – 77000 usonaj dolaroj por starigi tiujn ĉi aparatojn en diversaj partoj de la mondo. La prototipo jam estis sukcese testita kaj la lasta modelo estis pretigita aŭguste ĉi-jare kaj estos testita en realaj kondiĉoj fare de la Nacia Paca Korporacia Asocio, kiam monkolektado estos plenumita.

Esploristoj el la Universitato Linĉeping (Svedio) sukcesis difini, kial ekzakte hundoj bonkore rilatas al homoj, malsame de multaj aliaj bestoj. Ricevi rezultojn ili sukcesis per eksperimento kun 437 hundoj de raso Bigl, kreskintaj en specialaj kondiĉoj, kiam ili ne povis dense kontakti al homoj. La geno de amikeco estas natura por hundoj.
Dum la eksperimentoj la bestoj eniris ĉambron, kie estis tri manĝujoj. Du el ili estis facile malfermeblaj, sed por malfermi la trian, hundoj bezonis helpon. En tiu ĉambro estis nekonata por hundoj homo. Sciencistoj penis difini, kiel ekzakte kondutos besto: ĉu petos nekonatulon helpi aŭ provos sukcesi memstare.
Ne ĉiuj hundoj decidis kontakti la homon, sed 95 el ili tamen petis helpon. Poste esploristoj komparis DNA-kodojn de amikemaj kaj malamikemaj hundoj. Rezulte estis trovitaj kvin specifaj genoj, kiuj difinis emon de bestoj al densa komunikado kun homo. Tamen la funkciadmekanismo de tiuj genoj ankoraŭ ne estas malkovrita. Laŭ vortoj de unu de la esploristoj Per Jensen, estas ebleco, ke estas multaj aliaj genoj, kunagantaj kun la trovitaj kvin, pro kiu la teamo daŭrigos siajn esplorojn.
Sciencistoj notis, ke homo ankaŭ havas genojn, similajn al tiuj, trovitaj ĉe hundoj. Ili tute same respondecas pri konduto kaj ilia mutacio povas kauzi aŭtismon.
La rezultojn de la esploro ili aperigis en la magazino Science Reports.

La plej rapida lifto en la mondo estis ekfunkciigita en la Ĉinia Ŝanhaja Turo, la dua plej alta konstruaĵo en la mondo, kaj ĝi estas pli rapida, ol la olimpika championo Usian Bolt. Projektita fare de la kompanio Mitcubiŝi Elektrik, la lifto suprenirigas pasaĝerojn al la rigardplaceto kun rapideco ĉirkaŭ 20,5 metroj pro sekundo. Desupre vizitantoj povas ĝui rigardon al Ŝanhajo.
La kreintoj de la lifto sukcesis fiksi novan rekordon pro nova kontrolsistemo, kiu ebligas pliprecizigi movadon de la maŝino. Ankaŭ oni ne forgeis pri sekurecrimedoj, kiel bufro, sekurecbremsoj kaj rapidecregilo. La ellaborantoj diras, ke depende de kvanto de pasaĝeroj la lifto povas ŝanĝi ĝian rapidecon inter 1080 kaj 1230 metroj pro minuto, kio egalas al 64 ĝis 74 kilometroj pro unu horo. Ekde la subo la 119-an etaĝon la lifto atingas dum 53 sekundoj.
Laŭ la informo de la kompanio Mitcubiŝi Elektrik, ellaborante novajn teknologiojn, ebligantajn pligrandigi rapidecon, ĉio estas farata por plibonigi sekurecon, komforton de pasaĝeroj, silentecon kaj energiŝparadon.
La lifto de la Ŝanhaja Turo superis je rapideco tiujn en la One World Trade Center kaj Burĵ Ĥlifa. La lifto de One World Trade Center povas suprenveturi kun rapideco nur 10 metroj pro sekundo kaj tiu de la Burĵ Ĥalifa, kiu fiksis rekordon nur ĉi-somere, havas jam pli proksiman rapidecon – preskaŭ 20 metroj pro sekundo.
La eksperto pri inĝenierado Albert So diris al CNN, ke ŝajne estas limo de ebla rapideco por lifto rapidveturanta tra konstruaĵo. Li diris la jenon: “Mi prognozas, ke la maksimuma rapideco de vertikala lifto ne povas esti pli granda, ol 24 metroj pro sekundo. Estas tiel ne ĉar ni ne povas fari lifton, veturantan pli rapide, sed pro aerpremo.”

Post paŭzo Interalie denove malgraŭ ĉio estas kun vi! Espereble estontece tiuj ĉi problemoj maloftos. Ĉi foje krom ke esti esperantaj kaj pozitivaj mi volas deziri al vi esti simple sanaj kaj ĝis la 17-a elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko.