Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 18 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoBibliotekoj kun homoj anstataŭ libroj disvolviĝas en Ĉinio.
Promenu kaj produktu elektroenergion. Nova vesto ellaboratas.
Komputilaj ludoj povas helpi malgrasiĝi.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 18-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

"Ĉiu persono estas libro" - jen la devizo de malkutima biblioteko en la sudĉinia urbo Nanningo. Ĉi tie homoj estas kvazaŭ libroj.
Ĉi tio estas Homa biblioteko de Nanningo, kie homoj kun specifaj rakontindaj rememoraĵoj anstataŭis librojn. Vizitantoj aŭskultlegas vivantajn librojn aŭskultante iliajn rakontojn kaj demandante ilin.
"Ĉi tie vi povas legi homojn, kiuj havas specifajn rakontojn, aŭ kies laboron vi neniam renkontis en via propra vivo" - diras Huang Huajun, la studentino de kolegio kaj fondinto de la biblioteko.
Homaj bibliotekoj unue aperis en Danlando en la jaro 2000 kiel ido de grupo de junaj homoj, kiuj volis kontribui tolerecon kaj komprenemon per parolata vorto. En Ĉinio tiuj ĉi novaj bibliotekoj prosperas en urboj Ŝanhajo kaj Ĉengdu kaj plipopulariĝas inter junaj homoj.
"Estas homoj en Ĉinio, kiuj diras, ke estas pli bone vojaĝi milojn da kilometroj, ol legi milon da libroj, sed ni pensas, ke legado de miloj da homoj estas eĉ pli bona ideo" - diras Huang Huajun. Ŝia kolekto jam konsistas el 22 vivantaj libroj - homoj, kiuj havas vivajn rakontojn aŭ kiuj reprezentas grupojn, kiuj restas tute nekonataj al publiko.
La biblioteko nek havas fiksitan lokon, nek funkcias ĉiutage. Aŭskultlegantoj povas renkonti homlibrojn la lastan sabaton de ĉiu monato. Sabate dekoj da legantoj renkontas sep vivantajn librojn en iu loka kafejo. Pri la evento oni ekscias en blogo kaj registriĝas anticipe. Krome, evidentiĝis, ke renkontiĝoj kun homlibroj estas favoraj for aŭtismuloj.
Por Huang Huajun la plej interesa parto de ŝia laboro pri la homa biblioteko estas pligrandigo de legantaro. Nun tiujn ĉi aranĝojn vizitas proksimume 80 homoj kaj ĝin subtenas ĝis 10 volontuloj.
La biblioteko ne gajnas profiton kaj ne havas sponsorojn. Ĉi tio estas nur volontula grupo, kiu ĉefe pripagas ĉiujn kostojn memstare kaj rilatas al tio saĝe. Huang Huajun diras, ke "Homoj pagas por aferoj, kiujn ili ŝatas. Ni pagas por realigo de niaj ideoj. Krome, mi ankaŭ estas legantino kaj mi ekkonis multajn aferojn de niaj amikoj".

Sciencistoj ellaboris novan teksaĵon, kiu kapablas produkti elektroenergion dum movado. Ekzemple dum matena kurado en speciala vesto vi povas ne nur plibonigi vian fizikan staton, sed ankaŭ ŝarĝi vian poŝtelefonon. Saĝa teksaĵo sukcesos pri tio.
Nova teksaĵo estis ellaborita de kunlaborantoj el Teknologia Instituto de Ĝorĝia. Uzante energion de sunlumo kaj movado la teksaĵo produktas elektroenergion kaj konservas ĝin en fadenoj. La ĉefa celo de la projekto estas kolektado de energio el la ĉirkaŭa mondo kaj posta uzado de ĝi por rapida ŝarĝado de modernaj disponaĵoj. Laŭ vortoj de unu el la partoprenantoj de la projekto Ĉĵun Lin Van, lastatempe similaj laboroj estas interesaj por sciencistoj kaj investantoj. Kvanto de uzataj porteblaj teknikaĵoj dum la lastaj kelkaj jaroj kreskiĝis kaj ĉiu disponaĵo konstante bezonas ŝarĝon, sed ne ĉiam eblas trovi fonton de elektroenergio.
Dum la lastaj 11 jaroj speciala teamo de spertuloj laboris pri kreo de malpeza kaj fleksebla materialo, kiu estos oportuna por praktika uzado. Longaj fadenoj de sungeneratoroj ebligas transformi sunlumon en elektroenergion kaj triboelektraj nanogeneriloj produktas elektroenergion de frotado. Krome estas kondensiloj, kiuj konservas la produktitan energion.
Nun sciencistoj posedas malgrandan parton de la teksaĵo, kiu havas areon de 200 kvadrataj centimetroj, sed tio jam sufiĉas por plene ŝarĝi saĝtelefonon. Spertuloj starigis taskon fari la teksaĵon pli maldika kaj ekprodukti la materialon industriscale.

Nova esploro montris, ke komputilaj ludoj motivigas homojn malpeziĝi. Ĉi-maniero de malgrasiĝo dependas de la ĉefa heroo de ludo. Pli precize de tio, kiom karisma, volforta kaj heroa estas ĝia aspekto. Rimarkindas, ke sciencistoj, okazigintaj la esploron, konsilas al ludemuloj kun troa pezo ludi por atletikaspektaj herooj. Ekzakte pro tio homo, rigardante al svelta persono, mem ekvolos malgrasiĝi. Do, ludoj helpas pri tio.
Sciencistoj okazigis esploron, en kiu partoprenis pli ol dek volontuloj. Danke al la eksperimento oni sukcesis ekscii, kiun influon okazigas virtuala mondo al motivigo de homo. Esploristoj dividis volontulojn je du grupoj - partoprenantoj el la unua grupo ludis por tropezaj herooj, dum tuj el la dua ludis por atletaspektaj herooj.
Ĉiuj partoprenantoj ludis tenison. En la ludo estis montraraj nur iliaj personaj bildetoj, sed ne fotoj. Tiel oni faris por ke ludantoj ne sciu, kiel reale aspektas iliaj kunludantoj. Post kelkaj monatoj partoprenantoj el la dua grupo, kiu ludis por atletaspektaj herooj, decidis viziti trejnadejon.
Rezultoj de la eksperimento mirigis sciencistojn kaj ili daŭre esploros ĉi-temon. Kaj ni nur aldonu, ke por malgrasiĝi indas elekti ĝustajn ludojn kun ĝustaj herooj. Ju pli svelta kaj bela estas heroo, des pli ludanto volas simili al li.

Eble ne nur ĝustaj ludoj povas motivigi vin kuri matene, sed ankaŭ nova vesto, kapabla ŝarĝi vian disponaĵon. Espereble baldaŭ tio estos kutima afero. Kaj nun estu ĉiuj esperantaj, pozitivaj kaj ĝis la 19-a elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!