Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 21 - el 2016
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoUzado de superkomputilo nun atingeblas en formato de nebulo;
Aperas teknologio pri transformado de malnova vesto en fuelon;
Ni atingos najbaran stelon dum 20 jaroj. Nova projekto de kosmoaparato.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 21-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La iamaj kunlaborantoj de la kompanioj Parallels kaj IBM, kiu kreis la kompanion HPC Hub, realigis nebulan aliron al superkomputiloj. Jam en la jaro 2017 por uzantoj disponeblos kalkuladkapacito je pli ol 600 teraflopsoj. Tiu maŝino inkluzivas hibridajn elementojn, kiuj estas bazitaj sur grafikaj rapidigiloj.
La kompanio HPC Hub afiŝis en la merkato nebulan servon kun la nomo "Superkomputilo laŭ bezono", kreita por solvo de taskoj de sciencoplena agado. Ĝiaj uzantoj ricevos aliron al virtuala superkomputilo - aro de grandpotencaj serviloj, kiuj estas unuigitaj en kalkuladsistemon. Ĝi agadas sub kontrolo de koncerna sektora programaro. La modelo HPC Hub distingiĝas de nebulaj servoj, proponataj de Amazon, MS Azure kaj Google Cloud, ĉar ili donas aliron nur al izolitaj virtualaj maŝinoj.
Laŭ vortoj de kunfondinto kaj ĝenerala direktoro de la kompanio, Vilhelm Bitner, nun uzantoj povas uzi potencon de la unua parto de la projekto HPC Hub1 en la urbo Sarov, kiu havas 1600 procesorajn kernojn kun produktiveco 37 teraflopsoj kaj 240 terabajtoj de datenkonservilo. En la jaro 2017 HPC Hub lanĉos ankoraŭ du partojn en Moskvo: HPC Hub2 kun 2000 kernoj, produktiveco de 46 teraflopsoj kaj 240 terabajtoj de datenkonservilo kaj HPCHub3 - 2400 kernoj, produktiveco de 600 teraflopsoj kaj 240 terabajtoj de datenkonservilo.
La infrastrukturon de HPC Hub eblas uzi por modelado de kuŝejoj kaj prilaboro de sismaj datenoj, modelado de naturaj procezoj, prilaboro de datenoj kaj modelado en la kampo de bioinformatiko, reta vidigo kaj prilaboro de video.
-------------------
La japana flugokompanio Japan Airlines planas ekkonverti uzitajn kaj maltaŭgajn vestaĵojn en aviadilfuelon. La flagotena japana kompanio kaj la dua japana flugokompanio post All Nippon Airways nun kunlaboras kun recikliga kompanio Japan Environmental Planning kaj kun la Tokia kompanio Green Earth Institute por starigi kunlaboran konsilejon, kiu povas aperigi alternativan energian fonton por testado ĝis la jaro 2020. Nun la kunlaborantaj kompanioj interagadas kun multaj diversaj vendejoj por kolekti amase uzitajn kaj maltaŭgajn vestaĵojn.
La entreprenisto Miĉiĥiko Ivamoto, kiu fondis La kompanion Japan Environmental Planning, pasigis kvin jarojn ellaborante manieron por krei bioetanolon de nebezonataj T-ĉemizoj kaj ĝinzoj.
La teknologio, kiu uzas fermentadon por rompi sukerajn substancojn, enhavatajn en kotono al alkoholoj, estis publikigita ankoraŭ pasintoktobre, kiam Ivamoto okazigis kampanjon, dum kiu li prezentis la ideon en diversaj vestaĵvendejoj en la tuta lando. Por tio li aludis al scenario de la filmo "Reen al estonteco-2", en kiu estis tempomaŝino, funkcianta uzante rubon kiel fuelo. Ivamoto diras la jenon: "Mi ege kredis, ke en la estonteco estos aŭtoj, kiuj funkcios uzante rubon, sed jam multaj jaroj pasis kaj tio ankoraŭ ne okazis. Do, mi decidis, ke mi povos ellabori tion".
Lia kompanio nun konstruas eksperimentan fuelproduktejon. Ili planas komenci testajn flugojn uzante miksaĵon de kutima kaj kotonorigina fuelo en la jaro 2020 antaŭ lanĉo de komerca fabriko en la jaro 2030.
Tamen la kotonorigina fuelo ne povos anstataŭigi la tutan kutiman: 100 tunoj de kotono donos nur 10 mil litrojn de la fuelo, aŭ 2642 galjonojn, dume granda aviadilo, simila al Boeing-747, konsumas proksimume 1 galjonon de fuelo ĉiusekunde.
La eldono Nikkei Asian Review rimarkas, ke "Eĉ se la tuta kotono, konsumata en Japanio estos uzita por fuelproduktado, tio donos nur 70 mil litrojn aŭ jarscale malpli, ol 1 procento de la tuta fuelconsumo de Japanio".
Se la teknologio ankaŭ povos esti uzata por aliaj tipoj de rubo, inkluzive de papero, do vestaĵoj povas esti nur la komenco.
------------------
En la 14-a elsendo Interalie menciis pri projekto de Steven Haŭking kunlabore kun rusia miliardulo Jurij Milner pri lanĉo de principe nova spacaparato, kiu celas atingi la plej proksiman stelon post la suno - la Alpha Centauri. Tiam temis pri malkovro de tersimila planedo esplorinda en tiu sistemo. Kaj nun ni havas eblon konatiĝi pli proksime kun la projekto de la spacaparato mem.
La projekto nomiĝas Starshot, aŭ Stelpafo Esperante kaj ĝi proponas uzadon de ideo pri movado de spacaparatoj per lasero. Laŭplane tiu aparato povos havi rapidecon de unu kvinono de la lumrapideco. Se ĉio pasos bone, ĝi atingos la najbaran sistemon post 20 jaroj ekde lanĉmomento.
NASA helpos pri solvo de unu el la ĉefaj problemoj de la projekto - kiel oni povas malpligrandigi radiacion, kutiman por interstela flugo. Ankaŭ grava postulo estas, ke la aparato devas esti nekredeble malpeza por ke estu eblo movigi ĝin per energio de lasero. Tio siavice signifas, ke ne eblas instali taŭgan kontraŭradiacian protektilon.
Estas ankaŭ plano ŝanĝi itineron de la aparato por solvi la radiacian problemon, sed tio plilongigos la vojaĝon kaj ne forigos la radiacion plene. NASA kune kun esploristoj el Sudkoreio ellaboras "mem-riparantajn" elementojn, kapablajn elteni malfavoran efekton de radiacio.
Parenteze tiu ĉi teknologio povas esti ankaŭ utila por krei mem-riparantajn mikroskemojn por komputilaj sistemoj. Sed ni ankoraŭ bezonas pli da eksperimentoj por ke tiu ĉi tipo de aparato vere povos esti lanĉita. Se esploristoj sukcesos, tio povas esti bonega ŝanco por esplori tersimilan planedon en la najbara stelsistemo.

Jen estis la lasta elsendo de Interalie... ne, ne entute - nur en la pasanta jaro. Sekvafoje ni renkontiĝos jam januare. Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron al ĉiuj kaj ĝis la 22-a elsendo ĉe radio Muzaiko!