Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 23 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoNovgeneracia materialo surbaze de grafeno estas kreita;
Ni transformu forcejan gason en baksodon;
Nova alternativo al minerala dizelfuelo el Afriko.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 23-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Esploristoj el la Masaĉusetsa Instituto pri Teknologio trovis manieron por fari unu el la plej firmaj materialoj eĉ pli firma. Grafeno - la du-dimensia formo de karbono, kiu rivelas sian firmecon pro la unika ĉelara strukturo iĝis eĉ pli fortika post kompresado kaj fando en tri-dimensian spongosimilan konfiguracion. La ege malpeza materialo havas densecon dudekoble malpligrandan, ol ŝtalo kaj dekoblan ĝian firmecon.
La du-dimensia folio de grafeno havas dikecon de unu atomo, sed malgraŭ tio estas konata kiel unu el la plej firmaj materialoj en la mondo. Uzante kombinon de hejto kaj premo, la teamo de la Instituto, gvidata de Markus Buelher, la ĉefo de la MIT Departamento pri Civila kaj Naturmedia Inĝenierado, sukcesis produkti eĉ pli firman version, kiu similas laŭforme al koraloj, kiuj havas egan efektivan surfacon por ilia volumeno, sed estas malpezegaj pro pora strukturo.
Unu el la aŭtoroj de la esploro kaj sciencisto Ĝiao Kin diris: "Kiam ni kreis tiajn ĉi tridimensiajn strukturojn, ni volis esplori, kia estas limesa firmeco, kiun la materialo povas havi". Ekzakte li prezentis kvantajn karakterizaĵojn de la materialo pri denseco kaj firmeco.
Eblaj uzadmanieroj de grafeno estas preskaŭ senlimaj. La ege firma, malpeza materialo povas esti uzata en rapidŝarĝantaj energikonserviloj por krei pilojn, kiuj povas doni energion evidente longe, aŭ eblas per tiu ĉi materialo plibonigi energian efikecon de procezo de akvosensaligado. La malkovro povas eĉ ege plialtigi efikecon de sunenergiaj generiloj. Grafeno, tamen, estas ege multekosta, do esploristoj daŭre laboras pri manieroj por pligrandigo de firmeco de la materialo.
-----------
Kiam temas pri malpligrandigo de influo de la moderna civilizo al naturo de nia planedo, multaj sciencistoj kaj inĝenieroj koncentrigas siajn strebojn por trovi manieron purigi la atmosferon de karbondioksido, kiu kontribuas klimatŝanĝon. La Barata kompanio Carbon Clean Solutions nun laboras pri unika metodo por transformi la gason en sendanĝeran baksodon. La metodo povas esti uzata de karbon-bruligantaj industriaj objektoj por malpligrandigi eligojn de karbondioksido kaj transformi elĵetaĵojn en uzeblan produkton, kiuj ne portas danĝeron.
Carbon Clean antaŭenigas siajn metodojn en la karbona termika energicentralo en la industria porto Tutikorin en la sudo de Barato. Tie karbondioksido estas kaptata post boligilo kaj estas uzata por produkti baksodon, kiu estas tiu ekzakta pulvoro, kiun oni povas trovi en ajna bakejo. Transformado de la danĝera atmosfervarmiganta gaso al sendanĝera baksodo ne estas facila kaj kostas multe, sed malgraŭ tio la teknologio estas daŭre esplorata sen registaraj subvencioj.
La kompanio asertas, ke ĉi-procezo kapablas kapti 66 mil tunojn de karbondioksido ĉiujare de la centralo Tutikorin, kio egalas al forpreno de 12674 aŭtoj el uzado por la sama tempoperiodo aŭ bruligo de pli ol 25 mil kubaj metroj de benzino. Nuntempe multaj firmaoj daŭre strebas instali karbonkaptilojn kaj konservilojn, kio postulas subterigon de la kolektitaj kaptaĵoj. Tio estas kaj multekoste kaj malebligas estontan uzadon. La proponata metodo estas la unua grandskala ekzemplo de kaptado kaj uzado de karbondioksido, kiam ĝi estas transformata en baksodon, kiu povas esti vendata por rekompensi elspezojn por uzado de ĉi-sistemo. Krome, tia ĉi metodo estas malplimultekosta ol kutima konservado de kaptata karbono.
Se tiuj ĉi streboj ne sukcesos fari la teknologion mem-kompensebla, ĝi almenaŭ povos helpi al aermalpurigantaj entreprenoj rimarkeble malpligrandigi emisiojn de karbondioksido. Krome ĉi-teknologio povas aperigi novajn direkton de entreprenado en Barato, kie karbona industrio estas tre disvolvigita.
----------
Nova esploro montris, ke nuksa oleo povas esti "direkta anstataŭigo por dizela fuelo" en diversaj movigiloj laŭ informo de EFK, kiu sinprezentas kiel la unua kompanio, produktanta krotonan nuksan oleon. La arbo koncerna estas sufiĉe disvastigita, do ne estas bezono planti la novajn. Malgraŭ jam longan tempon nuksoj de krotono estis konsiderataj kiel senutilaj, la reto de EFK rikoltistoj atingis jam 3000 homojn. Lastajare EFK prilaboris 1000 tunojn da nuksoj.
Unu el la gvidantoj de la projekto, sinjoro Katz diris al CNN: "Ni povas aĉeti nuksojn ĉe farmantoj kaj ili ricevos monon. Ni havas entreprenmodelon, kiu ne bezonas 10 milionojn da dolaroj por starigi laboron... Ĉio, kion ni kolektos, prilaboros kaj vendas devas esti ne pli fore ol 100 kilometrojn for de nia produktejo."
En sia retejo EFK priskribas krotonan nuksan oleon kiel "tute naturamika". La arbo donas fruktojn sen aldono de sterkaĵoj aŭ akvumo. Krome produktado de nuksa oleo postulas malmulte da energio kompare al tradicia produktadmaniero. Farmantoj ne devos ŝanĝi ilian okupon kaj koncentriĝi sole al krotonaj nuksoj kaj eĉ povas konservi ilin por unu jaro. La grupo asertas, ke tiaj ĉi arboj kaj ilia nova uzado povas kontribui rearbarigon de la orienta Afriko, kio plibonigos grundajn kondiĉojn kaj haltigos klimatŝanĝon. La oleo povas anstataŭigi danĝeran mineralan fuelon kaj ebligos ne plu importi ĝin.
La grupo ankaŭ produktas organikajn sterkaĵojn el ŝelo de la nuksoj. La oleo estas vaste vendata al lokaj entreprenistoj por uzado en energigeneriloj. Laŭplane EFK volas havi 300000 da arbojn inter la jaroj 2016 kaj 2022.

Jen la aferoj. Unu kompanio planas produkti fuelon el vestaĵoj, alia - el nuksa oleo. Ĉu vi konas aliajn alternativajn eblojn produkti fuelon? Rakontu pri tio letere al nia retadreso interalie@muzaiko.info! Restu kun Muzaiko kaj ĝis la 24-a elsendo!