Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-06-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
Tekstoadítson fel helyet, vagy vásároljon további tárhelyet.
alŝutitaj dosieroj el popola

78/60.
Nova dosiero alŝutita per la HTML-formularo
esperanto radio
x

Alŝutitaj dosieroj <alŝutitaj-dosieroj@muzaiko.info>
Mellékletek
2016. jún. 6., H 10:25
címzett: admin; én; aleks.baudry; jegrasso; anthonyalain.lucas

Nova dosiero estis alŝutita de Rafael Henrique Zerbetto <rhzerbetto@yahoo.com.br>.

Ĝi troviĝas ĉe: /home/ftp/htmlformularo/20160606m.mp3

Titolo: Novaĵoj - El Popola Ĉinio

Skizo: Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn

Komento:

Mellékletek terület

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Forlasitaj busoj fariĝas tagluaj loĝejoj en Ĉinio

-- Alvenas la kvina generacio de poŝtelefona komunikado

-- UN forte kondamnis la atakon al packonserva trupo en Malio

-- Kreema ĉina patro faras pentraĵlibrojn por sia filo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Forlasitaj busoj fariĝas tagluaj loĝejoj en Ĉinio

En la urbo Taiyuan de Shanxi-provinco, dekoj da forlasitaj busoj, antaŭe uzataj en publika transporto, fariĝis tagluaj loĝejoj kun diversaj temoj. Kontraŭ cent mil juanojn oni rekonstruis ilin laŭ internaciaj normoj, kun kuirejo, televido, klimatizado, banĉambro kaj necesejo en ĉiu buso, luata kontraŭ malpli ol 200 juanoj tage por allogi junajn turistojn.

-- Alvenas la kvina generacio de poŝtelefona komunikado

Dutaga konferenco en Pekino traktis la disvastigadon de la teknologio 5G, kiu povos centoble pligrandigi la nombron de retumeblaj objektoj. La nuna 4G-sistemo povas kunligi nur poŝtelefonojn kaj malmultajn specojn de aliaj aparatoj, sed 5G-sistemo kapablos interrilatigi centojn da aparatoj.

-- UN forte kondamnis la atakon al packonserva trupo en Malio

Terorista atako en la unua de julio kontraŭ kampadejo de speciale sendita packonserva trupo de UN en Malio mortigis ĉinan packonservanton kaj vundis aliajn kvar homojn. UN, pere de siaj Sekureca Konsilio kaj Ĝenerala Sekretario, kondamnis la atakon.

-- Kreema ĉina patro faras pentraĵlibrojn por sia filo

Por akompani kreskadon de sia filo, la 33-jara patro Chen Chuanlin faris por li ĉ. 100 pentraĵ-librojn, en kiuj estas grafitioj faritaj per koloraj penikoj kaj pentraĵoj per komputilo. Por pli bone redakti rakontojn, Chen legis multajn librojn, kiuj lin inspiras en kreado de rakontoj riĉe pentritaj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.