Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
-- Kontraŭdroga agado en Humen de Ĉinio
-- Gorilo konas milojn da anglalingvaj vortoj
-- Britio unuafoje emisios plastajn monbiletojn
-- Mallumĉielaj konservejoj prove funkcias en Tibeto
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
-- Kontraŭdroga agado en Humen de Ĉinio
La 3-an de junio, okaze de la 177-a datreveno de Bruligado de Opio en Humen, kaj la Internacia Tago Kontraŭ Misuzado kaj Ŝakrado de Drogoj, la ĉina provinco Guangdong startigis aktivadon kontraŭdrogan. Adoleskantoj kaj junuloj estis informitaj pri damaĝoj kaŭzeblaj de drogoj, prezentadoj de melodramoj atentigis pri la temo kaj drogoj estis bruligitaj fine de la malferma ceremonio.
-- Gorilo konas milojn da anglalingvaj vortoj
La gorilo Koko, naskita en la zoologia ĝardeno de San-Francisko, en Usono, en 1971, dum pli ol 40 jaroj lernis de Penny Paterson, kun kiu li pasas plejparton de sia tempo, komuniki per pli ol mil gestoj, kaj li ankaŭ kapablas kompreni ĉirkaŭ du mil vortojn en la angla lingvo.
-- Britio unuafoje emisios plastajn monbiletojn
La Angla Banko, la centra banko de Britio, publikigis la dezajnon de la novaj monbiletoj de kvin britaj pundoj. Por unua fojo Britio uzos plastan anstataŭ paperan monbileton. Laŭplane monbiletoj de kvin sterlingaj pundoj oficiale cirkulos en septembro. Monbiletoj de 10 kaj 20 pundoj estos emisiotaj respektive en 2017 kaj 2020.
-- Mallumĉielaj konservejoj prove funkcias en Tibeto
Ĉina Fondaĵo de Biodiverseca Protektado kaj Verda Disvolvado anoncis la provfunkciadon de la unuaj mallumĉielaj konservejoj en Tibeto. Nuntempa severa lum-poluo malfaciligas astronomian observadon kaj damaĝas vivmedion por iuj plantoj, bestoj kaj mikroorganismoj, kaj pro tio urĝas prezervi malluman ĉielon.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn |