Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
-- Pekina Olimpika Turo finkonstruita
-- Atento povas ricevi influon de la ĉirkaŭuloj
-- Preskaŭ 60 landoj publike subtenas starpunkton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro
-- Nova mondo: slogano por Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
-- Pekina Olimpika Turo finkonstruita
La 12-an de junio estis inaŭgurita la Pekina Olimpika Turo, sur kies pinto eterne staros la kvinringan simbolon de olimpikoj. En 2022 Pekino fariĝos la unua urbo en la mondo kiu gastigis kaj somerajn kaj vintrajn olimpikojn. La turo estos malferma al publika vizito kaj ludos diversajn rolojn.
-- Atento povas ricevi influon de la ĉirkaŭuloj
Kial en biblioteko, kafejo aŭ malferma oficejo vi havas pli altan efikecon en laboro aŭ lernado? Nova esploro malkovris la sekreton: kiam kelkaj homoj koncentriĝas pri malfacila tasko, ilia animstato povas pliigi la atenton de la apudaj homoj, eĉ se ili ne povas vidi unu la alian.
-- Preskaŭ 60 landoj publike subtenas starpunkton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro
Preskaŭ 60 landoj publike subtenas la vidpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Lu Kang, proparolanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la demando pri la Suda Ĉina Maro estas inter Ĉinio kaj kelkaj aliaj landoj. Ĉinio neniam konsentos internaciigi la demandon.
-- Nova mondo: slogano por Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj
La organiza komitato de Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj publikigis la sloganon "Nova mondo" por la Olimpikoj kaj Paralimpikoj de 2016. Samkiel la torĉo, medaloj kaj maskotoj, la olimpika slogano estas ŝlosilo por distingi Rio-de-Ĵanejrajn Olimpikojn. La kerna koncepto de la slogano estas unuiĝo, respekto al diverseco kaj aspiro al ŝanĝiĝo.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn. |