Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-06-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


-- Arbitracio pri Suda Ĉina Maro ne rajtas prijuĝi teritorian suverenecon

-- Aldoniĝis reproduktitaj Huang-fiŝoj al Qinghai-lago de Ĉinio

-- Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Serbion, Pollandon kaj Uzbekio

-- Kreskis kontenera transporto de Ĉina Fervojo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

-- Arbitracio pri Suda Ĉina Maro ne rajtas prijuĝi teritorian suverenecon

Fakuloj deklaris ke la arbitracio iniciatita de Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro temas pri teritoria suvereneco sur kelkaj insuloj kaj mara demarkacio kun Ĉinio. Laŭ maraj kaj internaciaj leĝoj, la interpreto de kondiĉoj pri historia proprieto, nepra por prijuĝado de la problemo, transpasas la jurisdikcion de la arbitracio.

-- Aldoniĝis reproduktitaj Huang-fiŝoj al Qinghai-lago de Ĉinio

Inter 1950-aj kaj 1970-aj jaroj, pro troa fiŝkaptado kaj poluado, la kvanto da Huang-fiŝoj en Qinghai-lago draste malkreskis de 320 miloj da tunoj al nur 2500 tunoj en 2002. Por protekti tiun specion kaj plibonigi la ekosistemon de la lago, estis fondita sav-centro, kiu zorgas pri la reproduktadoj de la fiŝoj kaj aldonas ili al la lagon, kie nun vivas 62 mil tunoj da fiŝoj.

-- Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Serbion, Pollandon kaj Uzbekion

Serbio, Pollando kaj Uzbekio estis vizititaj de ĉina prezidento Xi Jinping. Amaskomunikiloj asertis ke la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Serbio eniros en prosperan periodon. Prezidanto Xi intervidiĝis kun siaj paraleluloj de la menciitaj landoj kaj ili deklaris emon plifortigi la amikajn rilatojn inter la koncernaj landoj

-- Kreskis kontenera transporto de Ĉina Fervojo

En la unua jarduono de 2016, la Ĉina Fervojo rapide disvolvis sian konteneran transportadon, kies kvanto kreskis je 41% en la unuaj 5 monatoj surbaze de pliigo je 20% rilate al la sama periodo de la pasinta jaro. De januaro ĝis majo de la kuranta jaro, la Ĉina Fervojo dissendis 2.62 milionojn da normaj konteneroj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.