Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
-- Malluma materio serĉata de sciencistoj je 2 400 metroj sub la tersurfaco.
-- Pekino havas la unuan printitan domon en la mondo.
-- Usona juristo asertas ke arbitracio pri Suda Ĉina Maro difektas internacian juron.
-- Plej malfortaj infanoj alvizaĝas minacon de vivekzisto.
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
-- Malluma materio serĉata de sciencistoj je 2 400 metroj sub la tersurfaco.
En la provinco Sichuan, sudokcidente de Ĉinio, la sondilo Ksenono pri partiklo kaj astrofiziko serĉas teorie supozatan malluman materion en la laboratorio Jinping, je 2 400 metroj sub la tero. La rezulto de la duaperioda provfunkciado montras, ke la donitaĵoj de tiu sondilo superis la funkcian rezulton de eksperimentoj pri sondado de malluma materio faritaj en la mondo kaj proksimiĝas al tiu de la tutmonde avangarda eksperimento LUX farita de Usono.
-- Pekino havas la unuan printitan domon en la mondo.
Post seninterrompa 6,5-semajna konstruado, la monde unua printita domo, du-etaĝa kaj kun muroj 2,4 metrojn dikaj sidas sur la areo de 400 kvadrataj metroj en Tongzhou-distrikto de Pekino. La domo estis finkonstruita preskaŭ sen partopreno de aliaj homoj, krom teknikistoj por kontrolado de la tuta procezo. La giganta printilo uzis specialan ferbetonon, kaj poste dekoraciistoj farbis kaj ordigis la domon.
-- Usona juristo asertas ke arbitracio pri Suda Ĉina Maro difektas internacian juron.
Abraham Sofaer, eksa jura konsilisto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris ke laŭ la Konvencio de UN pri Mara Juro la arbitracia tribunalo ne rajtas juĝi pri teritoria suvereneco. Internaciaj konvencioj permesas suverenan ŝtaton konservi la rajton pri solvado de iuj disputoj per diplomatia kanalo, kaj estas damaĝo al internaciaj traktatoj, se internaciaj juĝaj aŭ arbitraciaj institucioj ne akceptas leĝan aktivecon de suverena ŝtato.
-- Plej malfortaj infanoj alvizaĝas minacon de vivekzisto.
La Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la jarraporton "Stato de la Infanoj en la Tuta Mondo". Ĝi montras, ke se oni ne donos pli da atento al la plej malfortaj infanoj, antaŭ 2030, 69 milionoj da malpli-ol-kvin-jaraj infanoj perdos sian vivon pro malsanoj. La raporto montras ankaŭ, ke oni akiris evidentan progreson en savado de infanoj, ilia eniro en lernejon kaj forigo de malriĉeco, tamen la progreso ne estas ekvilibra nek justa.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn. |