Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 37
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoŜarĝaŭtoj kun elektraj arĉoj estas testataj en Svedio;
Flugantaj robotoj plantas 100000 arbojn dum unu tago;
Esploroj de energiumilo, uzanta ŝviton.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 37-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La kompanio Scania okazigis en speciala vojo testadon de naŭ-tuna ŝarĝaŭto G360, ekipita per elektraj arĉoj kun postveturilo. La ŝarĝaŭto povas movi kaj prenante elektron de drato supre per la arĉoj, kaj sen ili, uzante hibridan dizelan movigilon.
La provadoj okazis en dukilometra parto de vojo, ekipita per speciala kontakta energireto apud la urbo Evle en centra Svedio. La projekto estas rezulto de kunlaboro inter ministerio pri transporto, ministerio pri energio, la novteknologia agentejo Vinnova, la kompanio Siemens kaj ankaŭ administracio de Evle.
Kosto de la projekto estas 77 milionoj da kronoj (9 milionoj da usonaj dolaroj). 48 el ili (5,6 milionoj da dolaroj) estis allogitaj kiel sponsora helpo de komerca komunumo.
La movigilo de la hibrida veturilo G360 havas 13-litran aparaton kun kapacito 360 ĉevalfortoj, kiu kapablas funkcii uzante biofuelon, ankaŭ elektran movigilon kun 174 ĉevalfortoj kaj aron de litia-jonaj akumuliloj kun kapacito 5 kilovat-horoj. Nur per elektra forto sen kontakto kun energireto la veturilo povas pasi ĝis tri kilometrojn.
Ekde la jaro 2015 la kompanio Volvo testadas sur vojoj de Svedio ankaŭ senkondukistajn aŭtojn. En la jaro 2017 la kvanto de veturiloj, partoprenantaj la eksperimenton pligrandiĝos de 50 ĝis 1000. Testadoj estos okazigataj sur kutimaj vojoj inkluzive stratojn de Oslo kaj Gjoteborg.
----------
Kiam temas pri flugrobotoj, plejmulto da homoj imagas fotantajn kaj filmantajn flugantajn robotojn, kiuj videblas apud diversaj turismaj lokoj. Tamen por grupo de vilaĝanoj en Birmo, flugrobotoj plenumas pli gravan servon: Irlanda kompanio uzas ilin por helpi al lokaj loĝantoj planti ta tutan arbaron semante ĝin de ĉielo.
Restarigo de damaĝita ekologia sistemo estas tempopostula kaj malfacila laboro, por kiu oni povas bezoni jarojn por sukcesi. Vilaĝanoj de la delto de Rivero Iravadi jam plantis permane 2.7 milionojn da arboj por restarigi lokajn arbarojn, sed ili ekserĉis pli facilajn manierojn por plenumi la taskon. Ili trovis la solvon kun la kompanio BioCarbon Engineering, kiu uzas flugrobotojn por plantadi pli ol 100000 arbojn dumtage.
Por planti tiom multajn arbojn la flugrobotoj aplikas sisteman aliron, flugante super la tereno por fari mapon kaj elekti la plej taŭgajn lokojn por plantado. La dua ondo de flugrobotoj flugas super la tereno kaj "pafas" per semujoj en la teron koncerne al kalkuladoj, faritaj per la antaŭaj robotoj.
Ĉi-projekto estos lanĉita ĉi-septembre, kovrante proksimume 250 hektarojn kaj semante tie 1 milionon da novaj arboj aldone al 750 hektaroj, kiujn vilaĝanoj jam prilaboris. Se ĉio progresos laŭplane, la Irlanda kompanio helpos planti ĝis miliardo da arboj en la regiono.
La kompanio laboras kune kun Internacia Mondrigarda Fonduso, neprofita organizo, kiu kontrolas arboplantajn projektojn. En Birmo estas specifaj arboj, esence gravaj por ekologia sistemo, rilata al fiŝoj en akvujoj kaj ankaŭ ili protektas bordojn de ŝtormoj. Restarigo de arboj trapasos longan vojon al protektado de homoj, suferantaj severajn ventegojn.
----------
Kiam la mondo serĉas novajn manierojn transiri al energiŝparo, esploristoj malkovras novajn metodojn por rikolti energion de ĉiutagaj kutimaj fontoj. La esploro de Ĉinia teamo rezultiĝis en novan baterion, kiu povas esti sekure uzata en porteblaj aŭ enplantitaj disponaĵoj per apliko de elektrolitoj, bazitaj sur saloj. Tiu ĉi sukceso povas ege plibonigi kvaliton kaj sekurecon de medicina aparataro, kiu bezonas akumulilojn kaj eĉ povas malfermi eblojn uzi homan ŝviton por energiumi disponaĵojn.
Por esti efikaj, enplanteblaj aŭ porteblaj akumuliloj devas esti flekseblaj por ebligi funkciigan kontakton kun organikaj surfacoj. Unuaj versioj de tiaj ĉi energiumiloj uzis miksaĵon de toksaj kemiaĵoj, kiuj servis kiel elektrolitoj, trans kiuj povas trapasi elektro. La nova versio aplikas sendanĝerajn elektrolitojn, kiel natria sulfato kaj salo. Pro sendanĝereco de enhavaĵo ne plu indas zorgi pri protektado de uzanto de eliro de tiuj kemiaĵoj kaj sekve la energiumilo iĝas malpli peza kaj komplika.
Unu aparte interesa apliko de tiaj ĉi energiumiloj estas ideo, ke ili povas esti efikaj, kolektante ŝviton kaj ceterajn salajn korpajn substancojn por energiumi sportajn trejnistajn disponaĵojn. La esploristoj ankaŭ rimarkis, ke ĉi-aparatoj havas kapablon transformi dissolvitan oksigenon en hidroksidajn jonojn, kio povas ankaŭ esti utila por medicinaj celoj.
"Ni povas enplanti tiujn membranajn elektrodojn en korpon de homo por elpreni oksigenon, precipe por tiuj korpopartoj, kiuj estas malfacile atingeblaj por kuraciloj" - diras esploristo Jongang Vang. "Maloksigenigo povas eĉ helpi forigon de kanceraj ĉeloj aŭ danĝeraj bakterioj pro ilia sentemo al ŝanĝoj de vivmedio. Certe, tio estas nur hipotezo nun, sed ni esperas esplori pli kunlabore kun biologoj kaj medicinistoj."

Antaŭ ne longe mi aŭdis, ke iuj mojosuloj el Finlando alkroĉis benzinan motorsegilon al fluganta roboto. Jen koŝmaro! Do, la ideo disvolviĝas. Estu atentaj kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!