Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-08-22
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

–Ĉinino flugas ĉirkaŭ la mondo.

–Ban Ki-moon esperas, ke virino fariĝos Ĝenerala Sekretario de UN

–Kormalsano atingas pli da ĉinoj, rezulte de populariĝo de okcidenta vivmaniero.

–PokemonGo superos la jaran monprofiton de ĉiu ajna poŝtelefona ludo.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

–Ĉinino flugas ĉirkaŭ la mondo.

Ekde la unua de aŭgusto Chen Jingxian kaj ŝia teamo flugas per malgranda unumotora aviadilo Beech Bonanza A36 kun la celo fari ĉirkaŭmondan flugon. Kaze de sukceso, Chen fariĝos la unua ĉina virino, kiu flugis ĉirkaŭ la mondo, kaj ricevos milionon da juanoj kiel premio de fonduso kreita de Chen Wei, la unua ĉino, kiu plenumis ĉirkaŭmondan flugon, en 2011.

–Ban Ki-moon esperas, ke virino fariĝos Ĝenerala Sekretario de UN.

La Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-moon, diris, ke estas tempo, por ke virino enoficiiĝu kiel ĝenerala sekretario de UN post ok viroj. Tamen li emfazis, ke lia posteulo estos rekomendita de la Sekureca Konsilio de UN kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN. La nova Ĝenerala Sekretario de UN, ankoraŭ ne elektita, enoficiĝos la 1-an de januaro.

–Kormalsano atingas pli da ĉinoj, rezulte de populariĝo de okcidenta vivmaniero.

Laŭ esploro de Harvard-Universitato, en la pasintaj 20 jaroj pliiĝis kazoj de kormalsano en Ĉinio; pli da ĉinoj suferas altan sangopremon, altan kolesterolon, altan glukozon en la sango kaj fariĝis superpezaj pro fumado kaj manko de fizika ekzercado. La esploro malkovris, ke la dieto de ĉinoj malboniĝas, kaj kreskas konsumado de ruĝa viando, salo kaj sukeraj trinkaĵoj.

–PokemonGo superos la jaran monprofiton de ĉiu ajna alia poŝtelefona ludo.

La scienca retejo Ubergizmo raportis, ke PokemonGo estas sukcesa ludo kaj laŭ kultura influo, kaj laŭ monprofito por ĝia ekspluatanto. En nur unu monato ĝi kreis enspezon de 200 milionoj da usonaj dolaroj, kaj ĝis la fino de la jaro PokemonGo akiros miliardon da usonaj dolaroj, sumo kiu superos la jaran monprofiton de ĉiu ajna alia poŝtelefona ludo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.