Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-08-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Pintkunveno de G20 en Hangzhou povas fariĝi nova startpunkto por kreskado de la monda ekonomio.

– Efiko de monsubtenata politiko de Usono similas al tiu de nigra truo.

– Ĉinio lanĉos mars-esplorveturilon kun kvar "grandaj flugiloj".

–Roboto-raportisto finskribis novaĵon en 2 sekundoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Pintkunveno de G20 en Hangzhou povas fariĝi nova startpunkto por kreskado de la monda ekonomio.

Rusaj esploristoj deklaris al Ĉina Novaĵ-agentejo, ke la monda ekonomio ankoraŭ restas en profunda kunordigo kaj kelkaj landoj alfrontas multajn problemojn. Kiel la plej forta ekonomi-kreska ento en la mondo kaj la plej granda evoluanta lando, Ĉinio povas multe kontribui dum la pintkunveno de G20 por kunordigi kunlaboron inter disvolviĝintaj kaj disvolviĝantaj landoj, kaj akceli plibonigon de la monda ekonomio.

– Efiko de monsubtenata politiko de Usono similas al tiu de nigra truo.

Dum Usono pretiĝas por elekti sian novan prezidenton, skandaloj pri grandaj mondonacoj el eksterlando al la kandidatoj Hillary Clinton, de la Demokrata Partio, kaj Donand Trump, de la Respublikana Partio, evidentigas malbonan efikon de monsubtenata politiko en Usono: samkiel forta magneta kampo de nigra truo altiras planedojn, grandegaj kapitaloj estas altiritaj al la politikaj blokoj por ke ili fariĝu pli fortaj kaj formu altrapidan kirlakvon de mono kaj politiko.

– Ĉinio lanĉos mars-esplorveturilon kun kvar "grandaj flugiloj".

La unua mars-sondado de Ĉinio estis difinita komence de la kuranta jaro, kaj laŭplane estos lanĉita kaj sendita en la ter-marsan transigan orbiton en julio aŭ aŭgusto 2020. Malforta sunbrilo en Marso malefikigas la produktadon de elektro, tiel ke la mars-esplorveturilo havas kvar "flugilojn el sunenergiaj pil-platoj".

– Roboto-raportisto finskribis novaĵon en 2 sekundoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

En la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, roboto-raportisto el Ĉinio sukcesis skribi novaĵojn fulmorapide. Unu el tiuj novaĵoj estis publikigita en la retejo nur du sekundojn post la fino de la matĉo. Dum la Olimpikoj tiu ĉi "raportisto" publikigis pli ol 450 novaĵojn kaj ĉiu publikigita novaĵo estis legita 110 mil foje.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.