Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-09-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Shoton-festo en Lasao.

– Barack Obama redaktos la gazeton Wired.

– Verda ekonomio unuafoje estas temo de G20-pintkunveno.

– Post tri sinsekvaj sukcesoj, Guterres proksimiĝas de la elektiĝo kiel sekva Ĝenerala Sekretario de UN.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Shoton-festo en Lasao.

Shoton-festo inaŭguriĝis en Lasao la unuan de septembro. Kiel grava parto de la festo, la montrado de Budho-pentraĵo en la Templo Zhaibung altiris dek milojn da budhanoj kaj turistoj en- kaj eksterlandaj. La sep-taga festo kun montrado de Budho-pentraĵo, ludado de Tibeta Opero kaj aliaj artaj prezentoj originas en la 11-a jarcento.

– Barack Obama redaktos la gazeton Wired.

Post eksiĝi de la ofico de prezidento de Usono, Barack Obama redaktos la oktobran numeron de la gazeto Wired kaj partoprenos kunvenon pri investado en tekniko kaj plilongigo de la vivo. Tamen, Obama esperas fariĝi manaĝero de unu el la teamoj de NBA, la Nacia Basketbala Asocio de Usono.

– Verda ekonomio unuafoje estas temo de G20-pintkunveno.

La 4-a de septembro inaŭguriĝis en ĉina urbo Hangzhou la 11-a Pintkuveno de G20, en kiu oni unuafoje diskutos pri verda ekonomio, kaj establiĝis esplorgrupo pri tiu temo. Jam disponeblas Resuma Raporto de G20 pri Verda Ekonomio, kiu difinas ĝin, ĝiajn celon kaj amplekson, montras la defiojn alfrontatajn de ĝi kaj prezentas proponojn por disvolvi verdan ekonomion kaj subteni formotransigon de la monda ekonomio al verda kaj malmultkarbona.

– Post tri sinsekvaj sukcesoj, Guterres proksimiĝas de la elektiĝo kiel sekva Ĝenerala Sekretario de UN.

La iama ĉefministro de Portugalio kaj iama alt-komisiito pri rifuĝintoj de UN, Antonio Guterres, venkis tri voĉdonadojn de la Sekureca Konsilio de UN por elekti la sekvan Ĝeneralan Sekretarion de la organizaĵo. Pluraj diplomatoj opinias ke lia supereco konserviĝos ĝis la fino de la voĉdonado.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.