Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-10-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Kupliĝis en la spaco la kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tiangong-2.

– Natura gaso el kuireja rubaĵo povas funkciigi centon da aŭtoj dum unu tuta tago.

– Japanio esperas stimuli naskadon per bebaj robotoj.

– Filipina prezidento Rodrigo Duterte faris ŝtataferan viziton al Ĉinio.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Kupliĝis en la spaco la kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tiangong-2.

La 19-an de oktobro aŭtomate kupliĝis la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la spacolaboratorio Tiangong-2. Tiu estis ilia unua kupliĝo ekde la lanĉo de Tiangong-2 en la spacon en la 15-a de septembro. La du senditaj astronaŭtoj devos resti en la spaclaboratorio dum 30 tagoj farante eksperimentojn.

– Natura gaso el kuireja rubaĵo povas funkciigi centon da aŭtoj dum unu tuta tago

La prilabora centro de kuirejaj rubaĵoj Weiyi, la unika loko en la urbo Zibo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio, pritraktas ĉiutage kuirejajn rubaĵojn je 100 tunoj. "Ni ricevas rubaĵojn je ĉirkaŭ 40 tunoj tage, ilin transformas en 3 000 kubmetrojn da natura gaso, kaj la kvanto sufiĉas por funkciigi centon da aŭtoj dum unu tago", diras la respondeculo de la centro.

– Japanio esperas stimuli naskadon per bebaj robotoj.

Laŭ prognozo de UN, en 2050 la nombro de pli-ol-70-jaraj japanoj estos la duoblo de tiu de la 15-30-jaraj. En tiu stato, japanaj entreprenoj kaj scienc-esploraj institucioj komencis esplori kaj produkti bebajn robotojn por stimuli naskadon. Sciencistoj esploras ankaŭ kiel helpi junajn geedzojn fari nasko-preparadon kaj kiel kontentigi postulojn de infanoj en malsamaj aĝoj.

– Filipina prezidento Rodrigo Duterte faris ŝtataferan viziton al Ĉinio .

La prezidento de Filipinoj, Rodrigo Duterte, faris 4-tagan ŝtataferan viziton en Ĉinio, la unua lando ekster ASOAL kiun li vizitas. Lia vizito transigis la mesaĝon, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj revenos al sana kaj stabile disvolva vojo. La vizito grave kontribuis por restarigo kaj disvolvado de kunlaboro kaj amikeco inter ambaŭ landoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.