Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 41
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoDelfenoj kunlaboras kun homoj por kapti fiŝon;
Nova versio de roboto-abelo kun novaj kapabloj;
La unua betona printita ponto aperis en Nederlando.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 41-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Biologoj el la Federala Universitato Santa Katarina dum multaj jaroj esploras konduton de delfenoj en la Brazila Laguno. Loĝantaj ĉi tie maraj bestoj aktive kunlaboras kun homoj "laborante" en teamo. Komence delfenoj naĝigas arojn de fiŝo direkte al fiŝkaptaj ŝipoj aŭ al marbordo kaj poste per kapklino aŭ per vostobato sur akvosurfaco signalas al homoj kien indas ĵeti fiŝkaptilojn. Ili mem ankaŭ ne restas malsataj: fiŝo ne kaptita de homoj naĝas rekte al delfenoj.
Similaj kazoj estas fiksitaj en Birmo, Maŭrolando kaj Aŭstralio, sed nur en Laguno tio okazas konstante kaj jam delonge. Ĉi tie delfenoj helpas al homoj almenaŭ dum 120 jaroj: la unua dokumentita atesto apartenas al 19-a jarcento, sed kiam reale komenciĝis tia-ĉi kunagado neniu scias.
Verdire ne ĉiuj delfenoj helpas al fiŝkaptistoj, loĝantaj en Laguno. Sciencistoj malsukcesis difini, pro kio ili elektas tiun aŭ la alian modelon de interrilatoj kun homo, tamen esploristoj trovis rektan ligon inter "teama laboro" kaj socia konduto de delfenoj. Evidentiĝis, ke "kunlaborantoj" estigas firmajn familiojn kaj pasigas unu kun la alia pli da tempo, ol delfenoj, kiuj ne helpas al fiŝkaptistoj. Biologoj klarigas tion lige al neceso transdoni sciojn de unu generacio al la alia: same, kiel tion faras homoj.
Krome delfenoj ŝajne lernis de homoj prononci diversajn sonojn. Entute ĉiuj delfenoj havas sian "akĉenton", sed ĝi diferencas depende de regiono kaj en unu regiono delfenoj uzas komunan sonsistemon por komunikiĝi. En Laguno tiuj animaloj, kiuj helpas al homo "parolas" alie, ol malkunlaboremaj delfenoj. En ilia parolado malpli ofte troveblas suprenirantaj sonoj.
----------
Foje Interalie jam rakontis pri malgrandaj robotoj-abeloj, kiuj kapablis plenumi funkciojn de abeloj naturaj. Jen sekvis nova paŝo.
La unua prototipo de roboto-abelo estis prezentita en la jaro 2013. La disponaĵo kapablis svingi per flugiloj 120 fojojn pro unu sekundo, salti kaj ekflugi. Perfektigante la modelon inĝenieroj kapabligis ĝin sinhalti sur muroj, subakviĝi kaj naĝi. Ĉiu el la taskoj postulis novecan solvon: konkrete, tro malpeza roboto ne povis subakviĝi - ĝenis surfaca tensio de akvo. Sukceso venis, kiam roboto plirapidiĝis antaŭ ol subakviĝi.
Tamen la roboteto ne povis elakviĝi kaj daŭrigi flugadon. Ĉi-problemo estis solvita en la nuna 2017-a jaro. Por superi la saman surfacan tension, kiu ĝenas elakviĝi, ellaboristoj alfiksis al la suba parto de la roboto specialan ujon.
Atinginte surfacon la roboto-abelo kolektas akvon en la ujo kaj tuj per elektro disfaligas akvon je hidrogeno kaj oksigeno. Rezulte la roboto gajnas aldonan floseblecon kaj ĝiaj flugiloj povas aperi super la akva surfaco. Poste la aparato ekflamigas la gasan miksaĵon per elektro. Ĝi eksplodetas kaj pro tio la roboto ekflugas.
La inventaĵo havas grandan praktikan signifon. Ĉi-roboto povas esti uzata en savado dum serĉado de suferintoj, ĉar la aparato kapablas libere moviĝi en ajna medio. Eblas ankaŭ sendi ĝin por kolektado de sciencaj datenoj en malfacile atingeblaj lokoj.
----------
Reprezentantoj de la urbo Gemert, kiu situas sud-oriente de Nederlando, okazigis malfermceremonion de la unua en la mondo betona ponto, konstruita per tridimensia printado. Konstruaĵoj de la ponto, konstruita dum tri monatoj konsistas el 800 tavoloj de betono. Aldone dum la konstruado oni uzis ne kutiman betonon, sed specialan firmegan betonon, speciale kreitan por konstrua tridimensia printilo.
"Unu el la avantaĝoj de tia ĉi teknologio, kiu estas tridimensia printado, estas la fakto, ke la printilo metas betonon nur en ekzakte ĝustaj lokoj, kie betono estas necesa" - diras Teo Salet, la reprezentanto de la Teknologia Universitato de Eindhoven. "Rezulte ni bezonas malpli da konstrumaterialoj, ol kaze de tradicia metodo, kiam kutima betono estas verŝata en antaŭpreparitajn lignajn formojn".
Malgraŭ la ponto estas destinita nur por movado de biciklistoj, ĝi kapablas teni pezon de kamiono, kiu havas aldone du tunojn da ŝarĝo.
"Nun ni rigardas en estontecon de konstruteknologioj" - rakontas Marinus Ŝimmel, la gvidanto de la kompanio BAM Infra: "Ni ekhavis konvinkigajn pruvojn, ke por la tridimensia printado oni bezonas malpli da konstrumaterialoj, homfortoj kaj dume ne aperas konstrua rubo".
Ni rimarku, ke la ponto en Gemert ne estas entute la unua printita en Nederlando, se temi pri diversaj aliaj konstrumaterialoj. Krome la Nederlanda kompanio MX3D nun "printas" ponton el rustorezista metalo en Amsterdamo.

Mi pensas, ke estus interese, se surtere ekzistus du civilizacioj: la homa kaj la delfena. Ja ĉi maraj estaĵoj vere rivelas signojn de intelekto. Ajnakaze, bonan humoron al vi kaj ĝis la sekva elsendo de Interalie ĉe radio Muzaiko!