Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2016-12-19
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Telefon-alvoko de Donald Trump kaŭzis ŝtormon en Vaŝingtono.

– Nova speco de rizo estas sukcese provkultivata en marakvo.

– Ĉinaj sciencistoj sukcesis tridimensie elprinti homan angion.

– Francio emisiis poŝtmarkojn memore al ĉinaj laboristoj dum la Unua Mondmilito.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Telefon-alvoko de Donald Trump kaŭzis ŝtormon en Vaŝingtono.

La elektita usona prezidento Donald Trump respondis telefon-alvokon el Tsai Ing-wen, gvidanto de Taiwan, Ĉinio. Kvankam li ankoraŭ ne enoficiĝis, sekve liaj vortoj kaj agoj ne havas oficialan efikon, tio kaŭzis tujan reagon de la Blanka Domo, kiu reasertis ke Usono ne ŝanĝis sian politikon pri Taiwan-a demando kaj subtenas la principon de unu Ĉinio. En la pasintaj kvardek jaroj, neniu usona prezidento respondis tiun telefon-alvokon en oficiala statuso, ĉar tio estas taksata kiel malobservo de diplomatia procezo.

– Nova speco de rizo estas sukcese provkultivata en marakvo.

Sukcesis la eksperimento de la nova speco de rizo Haidao-86, kiu povas kreski sur mara strando kaj sal-alkalaj terenoj, kaj la po-mua averaĝa produktokvanto kalkuliĝis al pli ol 150 kilogramoj. La teamo, gvidata de akademiano Yuan Longping, esploras kiel altigi la produktokvanton. La nova speco de rizo estas ruĝa, ĉar ĝi entenas multe pli da seleno ol ordinara rizo. Krom sia pli alta nutra valoro, ĝi ne bezonas sterkon, rezistas al insektoj kaj eltenas salecon kaj alkalecon.

– Ĉinaj sciencistoj sukcesis tridimensie elprinti homan angion.

La ĉina kompanio pri biologiaj scienco kaj teknologio REVOTEK anoncis, ke ĝi sukcesis fari homan angion per tridimensia printilo, uzante “biologian inkon”, kiu entenas semajn ĉelojn, kresk-faktorojn kaj nutraĵ-elementojn. Ĉiuj artefaritaj angioj produktitaj laŭ tiu procezo sukcese vivas en korpoj de simioj. Estonte tiu tekniko povos esti uzata en kuracado de pluraj kardiovaskulaj malsanoj.

– Francio emisiis poŝtmarkojn memore al ĉinaj laboristoj dum la Unua Mondmilito.

Estis oficiale emisiitaj en Francio poŝtmarkoj memore al la ĉinaj laboristoj en la Unua Mondmilito. Dum tiu epoko Francio kaj Britio subskribis kun Ĉinio interkonsenton pri varbado de ĉinaj laboristoj pro manko de propraj laborantoj. Laŭ tiu interkonsento ĉirkaŭ 140 mil ĉinaj laboristoj estis senditaj Eŭropen. Ili ne batalis, tamen partoprenis en konstruado de fervojoj, ŝoseoj, pontoj, tranĉeoj kaj agrikultura produktado. Post la milito, multaj el tiuj homoj enradikiĝis en Francio kaj iĝis la unua grupo de ĉinoj vivantaj en la lando.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.