Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-01-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Kunhavigo de bicikloj furoras en Ĉinio.

– Maljuna ĉina paro sindediĉas al kreado de videoj por diskonigi leĝsistemon

– Maljunuloj sopiras siajn elmigrintajn gefilojn

– Dano senpage vojaĝas tra la mondo per kargoŝipoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Kunhavigo de bicikloj furoras en Ĉinio.

Kunhavigo de bicikloj furoras en kelkaj urboj de Ĉinio. Junaj entreprenistoj per tiu "verda komerco" plibonigas urbo-veturadon kaj celas la tutmondan merkaton. La kompanio Ofo, kies nomo skribita aspektas kiel biciklo, planas eksporti la servon de biciklo-kunhavigo al Singapuro, Londono, Los-Anĝeleso kaj aliaj urboj de la mondo.

– Maljuna ĉina paro sindediĉas al kreado de videoj por diskonigi leĝsistemon

En Shanxi-provinco de Ĉinio, la emeritaj geedzoj Lu Fuhe kaj Zhang Runmian, subtenataj de loka justica administracio faris 85 videaĵojn en la loka dialekto, kun la celo popularigi leĝojn. Interalie 65 videaĵoj tuŝis pli ol 20 leĝojn koncernaj al tero, arbarkulturo, laboro, imposto kaj mediprotektado. Nuntempe ili aperigas novan videaĵon post ĉiu deko da tagoj.

– Maljunuloj sopiras siajn elmigrintajn gefilojn

La 25an de decembro en iu pekina magazeno montriĝis artaĵo alta je 2,5 metroj en la formo de tridimensia ĉina ideogramo "hejmo". Ĝi konsistis el 2 061 boteloj kun blankaj haroj, kaj altiris atenton de preterpasantoj. En ĉiu botelo estas haro de gepatro kun bondeziroj al siaj gefiloj, kiuj migris al alia loko. Per tiu artaĵo oni celas instigi gefilojn viziti siajn gepatrojn dum la Printempa Festo.

– Dano senpage vojaĝas tra la mondo per kargoŝipoj

Kion devas fari tiuj, kiuj volas, sed ne povas vojaĝi tutmonde pro manko de mono? La faro de la 37-jara dano Thorbjoern Perdersen eble inspiros al ili realigi tiun revon. Ekde oktobro 2013, kiel amika ambasadoro de la Ruĝa Kruco de Danio, li senpage vojaĝis per kargoŝipoj al 122 landoj kaj regionoj en Eŭropo, Ameriko kaj Hindia Oceano, kaj nun li estas en Afriko. Lia celo estas vojaĝi tra la mondo sen uzi aviadilon.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.