Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-01-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinio fariĝis prezidanto-lando de BRICS-landoj.

–Antonio Guterres, nova Ĝenerala Sekretario de UN, alvokis tutmondan penadon por trakti diversajn defiojn.

– Konstruita en Francio la monde unua aŭtovojo lumigata per sunenergio.

– Komputila programo Master venkis go-majstrojn sesdek-foje sinsekve.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉinio fariĝis prezidanto-lando de BRICS-landoj.

Ĉinio oficiale transprenis la prezidantecon de BRICS-landoj en la 1a de januaro, kaj gastigos la naŭan pintkunvenon de la gvidantoj de BRICS-landoj en la urbo Xiamen, Fujian-provinco, en septembro. En la komenco de la kuranta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝojn al ŝtatestroj de aliaj BRICS-landoj, kaj tio markis komenciĝon de la jaro de Ĉinio kiel ĝia prezidanto-lando.

– Antonio Guterres, nova Ĝenerala Sekretario de UN, alvokis tutmondan. penadon por trakti diversajn defiojn.

La nova ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, dum ceremonio honore al la oficistoj de UN, kiuj dediĉis siajn vivojn al packonservado, alvokis, ke la membrolandoj kaj la oficistoj de UN kune penadu kaj pozitive traktu tutglobajn defiojn, pli kaj pli diversajn kaj severajn. Li emfazis, ke UN devas klopodi por preventi kaj solvi konfliktojn por akceli la pacon, prosperon kaj daŭripovan disvolvadon de la tuta mondo, kaj plibonigi la staton de la homaj rajtoj.

– Konstruita en Francio la monde unua aŭtovojo lumigata per sunenergio.

Prove ekfunkciis en Touruouvre, nordokcidenta Francio, la monde unua aŭtovojo lumigata per sunenergio. Sur la aŭtovojo, longa je 1 km, troviĝas 2880 sunpaneloj, kiuj povas transformi sunenergion en elektron kaj provizi energion al la stratlanternoj. La elektra produktado estas influata de faktoroj kiel vetero kaj sezono. La aŭtovojo averaĝe produktas 767 kilovat-horojn da elektro en unu tago, kaj jare produktas entute 280 megavatojn. En somero la elektra produktado atingas maksimumon de 1500 kilovat-horoj.

– Komputila programo Master venkis go-majstrojn sesdek-foje sinsekve.

Ekde sia apero en la 29-a de decembro 2016, la reta go-ludanto Master rapide famiĝis. Dum unu semajno tiu ludanto venkis pli ol 10 iamajn mondĉampionojn el Ĉinio kaj Korea Respubliko, inkluzive de la ĉina ludisto Ke Jie, kaj sinsekve venkis 60 foje. Antaŭ la 60-a disputo, Master anoncis sin kiel la plej nova versio de la komputil-programo AlphaGo, kreita de Google, kiu pasintjare venkis Lee Sedol en unu el la lastjaraj matĉoj inter homo kaj artefarita inteligento.



Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.