Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-01-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinio kaj Filipinoj starigos duflankan interkonsiliĝan mekanismon por solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro

– Xi Jinping vizitas Svislandon

– Piedsignoj de dinosaŭroj el Ĵurasio trovitaj en la ĉina provinco Guizhou

– Nova Suncentralo inaŭgurita en Ĉinio ankaŭ produktas fiŝojn!

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉinio kaj Filipinoj starigos duflankan interkonsiliĝan mekanismon por solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro

Ankoraŭ ĉi-jare ekfunkcios interkonsiliĝa mekanismo starigota de Ĉinio kaj Filipinoj por trakti sentemajn problemojn inter ambaŭ landoj, inter ili la teritoria disputo pri la Suda Ĉina Maro. La interkonsiliĝa mekanismo permesos al ambaŭ landoj solvi tiun disputon aparte, sen ke ĝi influu la kunlaborajn rilatojn inter ambaŭ landoj en ekonomio, financoj, edukado, kulturo kaj sportoj.

– Xi Jinping vizitas Svislandon

De la 15-a ĝis la 18-a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Svislandon, kie li ĉeestos la Jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo en Davos kaj vizitos la stabejon de UN en Ĝenevo, la sidejon de la Monda Organizo pri Sano kaj tiun de la Internacia Olimpika Komitato. Fakuloj opinias ke lia vizito plifortigos la kunlaboron inter Ĉinio kaj Svislando.

– Piedsignoj de dinosaŭroj el Ĵurasio trovitaj en la ĉina provinco Guizhou
Fine de 2016, laborantoj de la buroo de kulturaj relikvoj en Bijie, urbo de la ĉina provinco Guizhou, trovis fosaĵojn sur klifo, kiuj aspektas kiel piedsignoj. Post esplorado, oni certigis ke ili estas spuroj de kvar dinosaŭroj el Ĵurasio. Laŭ fakuloj, la plej granda dinosaŭro el la kvar estis alta je ĉirkaŭ 6 metroj. La areo estis lago en tiu epoko, kien la dinosaŭroj verŝajne iris por trinki akvon kaj sekve lasis tie siajn spurojn. Post geologiaj ŝanĝoj dum 100 milionoj da jaroj, tiuj piedsignoj iĝis fosilioj sur klifo.



– Nova Suncentralo inaŭgurita en Ĉinio ankaŭ produktas fiŝojn!

La 11-an de januaro oficiale ekfunkciis la plej granda suncentralo de Ĉinio, konstruita super fiŝejo ĉe la urbo Cixi de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Tiu elektrejo kun fiŝejo rezultas de unuiĝo de suncentralo kaj fiŝbredada industrio. Oni aranĝas sunpanelojn super la fiŝejo kaj en la akvo eblas bredi fiŝojn kaj salikokojn. La sunpaneloj povas bone ŝirmi la fiŝejon. La suncentralo produktas elektron sufiĉan por konsumo de 100 mil familioj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.