Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-01-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

–Ĉinlingve parolantaj infanoj havas avantaĝon en lernado de muziko

–Ĉinaj scienciston akiris novan rezulton en tridimensia printado

–Novaj nepalaj monbiletoj estis presitaj en Ĉinio

–Finkonstruota luksa ĝardeno por ĉinaj grandaj pandoj en Nederlando

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

–Ĉinlingve parolantaj infanoj havas avantaĝon en lernado de muziko

Esploristoj de la Universitato de Kalifornio, en San Diego, donis taskojn pri la alteco kaj tembro de diversaj sonoj al 180 infanoj, kiuj parolas la ĉinan aŭ la anglan. La rezulto montras, ke pri la tembro ĉiuj infanoj reagas simile, sed en la taskoj pri tonoj tiuj infanoj, kiuj parolas la ĉinan, superis tiujn, kiuj parolas la anglan. Ĉar la ĉina lingvo apartenas al la tonaj lingvoj, samaj sonoj, elparolataj per malsamaj longoj kaj malsamaj niveloj de tonoj, havas malsamajn signifojn. Pro tio, ke ĉinlingvaj infanoj kutimas distingi diversajn lingvajn tonojn, ili povas ankaŭ rapide distingi subtilajn ŝanĝojn en muzikaj tonoj.

–Ĉinaj scienciston akiris novan rezulton en tridimensia printado

Post 14-jara klopodado, la teamo de Zhang Hai'ou, profesoro de la Fakultato de Mekanika Scienco kaj Inĝenierio sub Huazhong-Universitato de Scienco kaj Teknologio, solvis la monde malfacilan teknikan problemon de tridimensia printado per metalo. Ĉinio por la unua fojo superas okcidentajn landojn pri samtempa fandado kaj forĝado en miniatura skalo. La sciencistoj subskribis kun la franca kompanio Airbus interkonsenton pri teknika kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio en pinta industria kampo.

–Novaj nepalaj monbiletoj estis presitaj en Ĉinio

En aŭgusto 2016, post konkurado kun aliaj entreprenoj el diversaj landoj, Ĉina Kompanio por Presado kaj Fabrikado de Bankbiletoj subskribis kontrakton pri presado de 200 milionojn da 1000-rupiaj monbiletoj por Nepalo. La 16-an de januaro, la unuaj nepalaj monbiletoj presitaj en Ĉinio estis transportitaj el Nanchang, Jiangxi-provinco, al Nepalo. Tio estas nova starpunkto por pozitiva partopreno de Ĉinio en presado de alilandaj monbiletoj.

–Finkonstruota luksa ĝardeno por ĉinaj grandaj pandoj en Nederlando

Post 15-jara klopodado, Nederlando finfine akiris du ĉinajn grandajn pandojn, kiuj estos prunteprenitaj de Ĉinio por esplora kunlaboro. Ili loĝos en bestoĝardeno de la provinco Utrecht, kie oni finkonstruas pandan ĝardenon kun totala areo de 9 000 kvadrataj metroj, inkluzive de 3 400 kvadrataj metroj por ĉiutaga vivo de tiuj grandaj pandoj. La panda ĝardeno aspektas kiel ĉina templo, estas konstruata laŭ ĉina stilo kaj estas plena de ĉinaj elementoj.