Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-02-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Digua-komunumo: subteretaĝo en Pekino fariĝis ejo por homa kunvivado

– Hogwats-stila biblioteko en altlernejo de Sichuano, en Ĉinio

– Sciencistoj de NASA subtenas reklasifiki la lunon kiel planedo!

– Artefarita Inteligenteco rapide progresas en Ĉinio


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Digua-komunumo: subteretaĝo en Pekino fariĝis ejo por homa kunvivado

Subteretaĝo en Pekino estis transformita por servi al la komunumo. Post granda reformo ĝi gajnis lumon, freŝan aeron kaj diversajn ĉambrojn por akcepti vizitantojn, legi aŭ ripozi, inkluzive de studejo kun tablolampo", "biblioteko", "gimnastikejo", "ludĉambro", "privata kinejo", "tetrinkejo" kaj "klasĉambro". Tiu projekto ricevis la premion "la Plej influa Dezajno de Azio en 2016".

– Hogwats-stila biblioteko en altlernejo de Sichuano, en Ĉinio

En altlernejo de la ĉina provinco Sichuan troviĝas biblioteko en klasika stilo okcident-ĉina, kun kastel-stila fasado, spirala ŝtuparo kaj antikvaj eŭropstilaj mebloj, kiuj donas al ĝi aspekton similan al tiu de la lernejo Hogwarts, de la libroserio Harry Potter. Aliaj partoj de la biblioteko, tamen, havas ankaŭ ĉin-stilajn elementojn.

– Sciencistoj de NASA subtenas reklasifiki la lunon kiel planedon!

Pluraj fakuloj de NASA defendas revizion de kriterioj por klasifikado de astroj. Ili konsideras, ke la luno, samkiel satelitoj de Jupitero kaj Saturno, devas esti redifinitaj kiel planedo. Se ilia propono estos akceptata de Internacia Astronomia Unio, pli ol cent satelitoj en la sunsistemo povos esti klasifikitaj kiel planedoj.

– Artefarita Inteligenteco rapide progresas en Ĉinio

Artikolo aperigita en la usona revuo The Atlantic substrekas la rapidan disvolviĝon de artefarita interligenteco en Ĉinio. Strategia Plano de Usona registaro pri AI-esplorado montris, ke Ĉinio estas la ĉefrolulo en esploroj pri "profunda lernado", grava subfako de Artefarita Inteligenteco, kaj ne nur universitatoj, sed ankaŭ firmaoj en Ĉinio multe investas en esploroj en tiu kampo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.