Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-03-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Inaŭguriĝis la kvina sesio de la dekdua Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj de la dekdua Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

– La kerna kajuto de ĉina kosmostacio estas en testado kaj estos lanĉita venontjare

– Ĉina jaro de koko omaĝita en brazila karnavalo

– 12.4 milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco en 2016

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Inaŭguriĝis la kvina sesio de la dekdua Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj de la dekdua Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

La trian de marto inaŭguriĝis en Pekino la kvina sesio de la dekdua Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj en la kvina de marto inaŭguriĝis la kvina sesio de la dekdua Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.

– La kerna kajuto de ĉina kosmostacio estas en testado kaj estos lanĉita venontjare

La kerna kajuto de ĉina spacostacio, finkonstruita pasintjare, estas nur en testo. Se ĉiuj testoj estos plensukcesaj, venontjare ĝi estos enorbitigita. Ĝis 2022, kiam la kosmostacio laŭplane estos inaŭgurita, devos okazi pli ol dek lanĉoj, inkluzive de du laboratorioj, kiuj estos kupligitaj al la kerna kajuto.

– Ĉina jaro de koko omaĝita en brazila karnavalo

La tradicia karnavalgrupo “Frumatena Koko” de la urbo Recife omaĝis Ĉinion okaze de la ĉina jaro de la koko. Amaso da homoj kolektiĝis por partopreni en karnavalparado, kiu havis festajn veturilojn en formo de koko kaj drako.

– 12.4 milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco en 2016

Oficejo de Malriĉec-Liberigo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio informis, ke en 2016 12.4 milionoj da homoj liberiĝis de malriĉeco en Ĉinio, danke al diversaj ŝtataj politikoj por mildigo de malriĉeco en la lando. Por 2017 la celo estas liberigi dek milionojn da homoj el malriĉeco.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.