Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-03-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinio fiksis celon de kresko de Malneta Enlanda Produkto je ĉirkaŭ 6,5%.

– Lingva instruado kontribuas por konstruado de "La Zono kaj Vojo".

– Ĉinio faros liston de urboj laŭ ŝanĝiĝoj de aerkvalito.

– Navigad-satelita sistemo BeiDou kovros la tutan mondon ekde 2020.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Ĉinio fiksis celon de kresko de Malneta Enlanda Produkto je ĉirkaŭ 6,5%.

En la raporto pri registara laboro, diskonigita al amaskomunikiloj okaze de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, estis anoncita la kreskocelo de Malneta Enlanda Produkto por 2017. Ĝi estis fiksita je 6,5%.


– Lingva instruado kontribuas por konstruado de "La Zono kaj Vojo".

Zhou Mingwei, membro de la 12-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj eksprezidento de Ĉina Internacia Eldon-Grupo, diris al raportisto, ke pli ol sesdek lingvoj estas uzataj en la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". Sekve, por ke estu interkompreno inter tiuj popoloj estas necese investi en lingvoinstruado kaj trejnado de tradukistoj, por akceli ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter tiuj popoloj.


– Ĉinio faros liston de urboj laŭ ŝanĝiĝoj de aerkvalito.

Ĉina Ministerio pri Mediprotekto deklaris, ke krom la listo de urboj laŭ aerkvalito, estos ankaŭ aperigita listo de urboj laŭ ŝanĝiĝo de aerkvalito por stimuli lokajn registarojn kontraŭbatali aerpoluadon. En la listo estos ankaŭ detalaj indicoj de aerkvalito kaj procentoj de ŝanĝiĝo en la koncernaj urboj.


– Navigad-satelita sistemo BeiDou kovros la tutan mondon ekde 2020.

Ĉijare estos lanĉitaj inter ses kaj ok satelitoj BeiDou-3, dezajnitaj kaj konstruitaj laŭ avangarda tekniko de Ĉinio, kaj multe plibonigitaj dum testado. Laŭplane en 2020 estos 35 navigad-satelitoj BeiDou en orbito, kovrante la tutan mondon, kaj pli kaj pli da homoj povos uzi ĝin.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.