Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-03-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Fermiĝis la kvinaj sesioj de la dekdua Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj de la dekdua Tutktanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

– En Ĉinio, protektado de rajtoj de konsumantoj alvenis al epoko de Interreto+.

– Ĉina ĉefministro Li Keqiang deklaris ke Ĉinio daŭre estos grava motoro por la kresko de monda ekonomio.

– Ĉinaj firmaoj klopodas solvi malfacilaĵojn kiuj limigas la uzon de elektraj aŭtoj.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

Fermiĝis la kvinaj sesioj de la dekdua Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj de la dekdua Tutktanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

La 13-an de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la ferma ceremonio de la kvina sesio de la 12-a Tutlanda komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Post du tagoj, en la 15-a de marto, okazis la ferma ceremonio de la kvina sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso.

En Ĉinio, protektado de rajtoj de konsumantoj alvenis al epoko de Interreto+.

Estis inaŭgurita en la 15-a de marto la nacia reta platformo 12315 por protekto de rajtoj de konsumantoj. Konsumantoj en Ĉinio povas, per komputilo aŭ poŝtelefona aplikaĵo, plendi kaj raporti. Koncernaj organizaĵoj traktos apelaciojn de konsumantoj, kaj la datumbazo de la platformo faciligos la superrigardon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang deklaris ke Ĉinio daŭre estos grava motoro por la kresko de monda ekonomio.

Dum gazetara konferenco post la ferma ceremonio de ĉi jara sesio de Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ĉefministro Li Keqiang deklaris, ke Ĉinio restos grava motoro por kresko de la monda ekonomio. Li prezentis plurajn datumojn, emfazis, ke la kreskocelo de 6,5% ne estas facile atingebla, kaj esprimis memfidon pri la financa stabileco de Ĉinio.

Ĉinaj firmaoj klopodas solvi malfacilaĵojn kiuj limigas la uzon de elektraj aŭtoj.

Daŭro de bateria ŝarĝo kaj limigo de distanco atingebla per eletraj aŭtoj limigas ilian uzon. Ĉinaj firmaoj prezentis en la Ĝeneva Internacia Aŭto-Ekspozicio kelkajn novenergiajn aŭtojn kies teknologioj klopodas solvi tiujn malfacilaĵojn: unu el la aŭtoj uzas turbinon por ebligi longdistancan vojaĝon, dum alia havas motoron funkciigeblan kaj per elektro kaj per benzino.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.