Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-03-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– La germana versio de la ĉina klasika romano Pilgrimo al la Okcidento estis premiita en la 13-a Premio de la Lepsika Librofoiro

– Tombejo en Nankino inaŭguris agento-servon, kiu permesas al homoj viziti tombon perinterrete

– Unua privata ekspedicio al la luno devas okazi en 2018

– Juna “kreanto” malfermis librejon en Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

–La germana versio de la ĉina klasika romano Pilgrimo al la Okcidento estis premiita en la 13-a Premio de la Lepsika Librofoiro

La svisa tradukistino Eva Luedi Kong estis premiita en la Lepsika Librofoiro pro la plena germanigo de la romano Pilgrimo al la Okcidento, eldonita de la germana eldonejo Reclam. Antaŭe en la germana estis nur mallongigita versio de tiu romano, la plej konata en Ĉinio. En Esperanto tiu romano, tradukita de Laŭlum, estis publikigita en 2009.

–Tombejo en Nankino inaŭguris agento-servon, kiu permesas al homoj viziti tombon perinterrete

Dum la tradicia festo Qingming, en aprilo, ĉinoj vizitas la tombojn de siaj familianoj, sed foje tio ne eblas pro neatenditaĵo, malfacilo por vojaĝi, inter aliaj kaŭzoj. Ĉi-jare la plej granda publika tombejo en Nankino, Yuhuatai Gongdeyuan, lanĉis agento-servon pri tombovizito, per kiu oni povas rigardi per poŝtelefono la vivan elsendon de vizito de agento al la tombo. La elsendo estas ĉifrita, por ne malkaŝi la privatecon de la petinto.

–Unua privata ekspedicio al la luno devas okazi en 2018

Eŭropaj sciencistoj konstruis kajuton por iri al la luno kaj du aŭtojn por surluna vojaĝo. En 2018 tiujn aparatojn portos al la luno la raketo "Falko-9" de la usona Kompanio por Spac-Esplora Teknologio SpaceX. Tiu estos la unua privata ekspedicio al la luno. Ili planas konstrui bazajn komunikajn instalaĵojn sur la luno por plifaciligi kosmovojaĝojn por la homaro.

–Juna “kreanto” malfermis librejon en Ĉinio

La ĉina junulo Lu Hongren, ankaŭ konata kiel "kreanto", iam fondis "bibliotekon" en sia dormoĉambro, dum li estis studento en Shanxi-universitato. Li tiam fariĝis konata kiel “reĝo de libroj”. Per interreto li kolektis 2 milionojn da juanoj, reformis subteran garaĝon kaj tie malfermis librejon kun pli ol 20 mil libroj, vizitata de milo da homoj ĉiutage.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.