Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉu maŝintradukado faciligas vojaĝon?
– Nova satelito de Ĉinio faciligos retumadon en aviadiloj kaj altrapidaj trajnoj
– Pekinaj universitatoj kreos novajn lingvajn fakojn
– Saĝaj poŝtelefonoj jam povas esti uzataj kiel trafik-karto en kelkaj ĉinaj urboj
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
– Ĉu maŝintradukado faciligas vojaĝon?
Pro la popularigo de internaciaj vojaĝoj, pluraj firmaoj konkuras inter si por regi la merkaton de traduksoftvaroj. En multaj turismaj retejoj la plej ofte rigardataj paĝoj estas ĝuste tiuj pri aŭtomataj tradukiloj. Maŝintradukita teksto kutime estas plena de eraroj kaj ofte nekomprenebla, sed fakuloj prognozis, ke post du jaroj maŝintradukado povos esti kontentiga por la bezonoj de turistoj. Por esti kapabla traduki literaturajn verkojn, maŝintradukado ankoraŭ bezonas multe evolui.
– Nova satelito de Ĉinio faciligos retumadon en aviadiloj kaj altrapidaj trajnoj
La 12-an de aprilo Ĉinio lanĉis sian unuan sateliton por alt-efika komunikado Shijian-13 per la portoraketo Changzheng-3B en Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi celas faciligi la aliron de homoj al interreto, evitante ke ili perdu kontakton kun aliaj kaj ankaŭ ebligi retaliron en ŝipoj, altrapidaj trajnoj kaj aviadiloj. Laŭplane post tri jaroj tiu servo estos disponebla en miloj da tiaj veturiloj.
– Pekinaj universitatoj kreos novajn lingvajn fakojn
Pluraj pekinaj universitatoj anoncis, ke ili kreos novajn lingvajn fakojn pro la Vintraj Olimpikoj en Pekino kaj la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ankoraŭ Ĉi-jare Pekina Internaci-Studa Universitato aldonos fakojn pri la lingvoj rumana, serba, litova, estona, persa, hindia, hebrea kaj turka. Pekina Lingva kaj Kultura Universitato ŝanĝos la fakon de la lingvoj angla kaj turka al la turka.
– Saĝaj poŝtelefonoj jam povas esti uzataj kiel trafik-karto en kelkaj ĉinaj urboj
Fabrikantoj de poŝtelefonoj jam eniris en la merkaton pri transportaj servoj kaj disvolvas teknologion por aldoni al saĝa telefono la funkcion de trafik-karto. Ekde la lanĉo de poŝtelefono MI-5, la firmao MI rapide progresas en tiu kampo kaj sinsekve malfermis la trafik-kartan servon en Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen, Wuhan, Suzhou, Guangdong kaj Hangzhou, kaj nun provas ĝin en Changsha.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn. |