Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉinio helpas Srilankon kontraŭbatali inundon
– Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Germanion kaj Belgion
– Strando de vitropecoj en Vladivostoka marbordo riskas malaperi en dudek jaroj
– Ĉinio okupas preskaŭ 40% de tutmonda merkato de elektronika komerco
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
– Ĉinio helpas Srilankon kontraŭbatali inundon
Bluĉiela teamo de Ĉina Ruĝa Kruco sendis trupon kaj ekipaĵojn por urĝa savado al Srilanko. Ili atingis Kolombon je la unua de junio. Unu tago pli frue atingis la kolomban havenon ŝiparo de ĉina mararmeo kun ekipaĵoj, soldatoj, kuracistoj kaj flegistoj, kiuj tuj komencis labori pri helpado savado kaj kuracado kunlabore kun srilanka mararmeo. Pluvego daŭras kaj malfaciligas la savadon. Srilanka mararmeo jam savis preskaŭ dek mil homojn.
– Ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Germanion kaj Belgion
La 31-an de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang vojaĝis Eŭropon por ŝtatafera vizito al Belgio kaj Germanio. Li unue renkontiĝis kun germana kanceliero Angela Merkel, kaj sekve iris al Belgio por partopreni en pluraj kunsidoj kun gvidantoj de tiu lando kaj ankaŭ reprezentantoj de Eŭropunio. Li subskribis plurajn interkonsentojn pri kunlaboro en diversaj kampoj kaj diskutis pri la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, regionaj kaj tutmondaj temoj kaj la iniciatoj “Fabrikita en Ĉinio 2025”, de Ĉinio, kaj “Industrio 4.0” de Germanio.
– Strando de vitropecoj en vladivostoka strando riskas malaperi en dudek jaroj
Fakuloj avertas, ke en 20 jaroj la bela strando de diverskoloraj vitropecoj en Vladivostoko riskas malaperi. La kialo estas tiu, ke la loko estis antaŭe uzata kiel forĵetejo de boteloj kaj ceramikaĵoj, kiuj laŭ paso de la tempo rompiĝis kaj fariĝis glatajn kaj rondajn, kvazaŭ diverskoloraj ŝtonetoj, kies beleco famigis la strandon. Tamen en lastaj jaroj oni ne aldonas novajn botelojn al la strando, kaj samtempe milionoj da turistoj vizitas la lokon kaj kolektas vitropecojn kiel memoraĵoj.
– Ĉinio okupas preskaŭ 40% de tutmonda merkato de elektronika komerco
Laŭ Raporto pri Ĉina Elektronika Komerco de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, pasintjare la elektronika komerco kreskis 19,8% kompare kun la antaŭa jaro kaj respondecas pri 39,2% de la tutmonda elektronika komerco. Jam de multaj jaroj Ĉinio okupas la unuan pozicion en la tutmonda rango de elektronika komerco.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn. |