Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-06-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉu roboto sukcesus aprobiĝi en la ekzameno por eniri ĉinan universitaton?

– La ĉina lingvo fariĝis la kvara plej populara fremda lingvo inter usonaj lernantoj

– Saĝaj poŝtelefonoj ŝanĝas la vivojn de ĉinoj

– Ekfunkciis Mombas-Najroba fervojo, en Kenio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉu roboto sukcesus aprobiĝi en la ekzameno por eniri ĉinan universitaton?

La komuna enirekzameno de universitatoj en Ĉinio okazis en la 7-a de junio, kaj en Alt-teknika zono de Chengdu speciala kandidato ekzameniĝis pri matematiko: la roboto “AI-MATHS”. Ĝi ne estis konektita al interreto nek entenis datumbazon pri la ekzameno kaj bezonis 22 minutojn por solvi la unuan problemon kaj 20 minutojn por la dua, kaj atingis, respektive, 105 kaj 100 poentojn. Lin Hui, kreinto de la roboto, diris ke la ĉefa malfacilaĵo por la roboto estas kompreni homan lingvon.

– La ĉina lingvo fariĝis la kvara plej populara fremda lingvo inter usonaj lernantoj

En la lastaj jaroj rapide kreskis la nombro de usonaj lernantoj de la ĉina lingvo, kiu fariĝis la kvara plej populara fremda lingvo inter usonaj studentoj. Nuntempe en Usono 7 363 mil lernantoj lernas la hispanan, 1 290 mil la francan, 331 mil la germanan, 227 mil la ĉinan kaj 210 mil la latinan. En ĉiuj ŝtatoj de Usono, krom Suda Dakoto, ĉina lingvo estas instruata en lernejoj.

– Saĝaj poŝtelefonoj ŝanĝas la vivojn de ĉinoj

Japana ĵurnalo Sankei substrekis la kreskon de diverseco de servoj provizataj per poŝtelefono en Ĉinio, inter kiuj troviĝas malgrandsuma financado, aĉeto de vojaĝbiletoj, mendo de hotelĉambro, livero de manĝaĵoj, retaĉetado kaj luado de bicikloj. Ĉina registaro kuraĝigas disvolvadon de interreta ekonomio kaj multaj ĉinoj entreprenas en tiu kampo, kiu siavice kontribuas por faciligi la vivojn de homoj en Ĉinio.

– Inaŭgurita Mombas-Najroba fervojo, la plej grava infrastruktura projekto de Kenjo ekde ĝia sendependiĝo.

La 31-an de majo ekfunkciis Mombas-Najrona fervojo, konstruita de Ĉina Korporacio pri Vojoj kaj Pontoj, nomita la projekto de la jarcento kaj la plej granda infrastruktura projekto de Kenjo ekde ĝia sendependiĝo. Kun longeco de 472 km, la fervojo transiras ok guberniojn de la lando kaj mallongigis de dek al kvar horoj la veturtempon inter la marborda urbo Mombaso kaj la ĉefurbo Najrobo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.