Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-06-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Vojaĝantoj el landinterno al Hongkongo kreskis de 2,3 milionoj al 42 milionoj en 20 jaroj.

– Sistema protekto de intelekta proprieto en Ĉinio.

– Por la unua fojo, homoj plantos terpomojn sur la luno.

– Kreskadis eksportado de sudamerikaj avokadoj al Ĉinio.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Vojaĝantoj el ĉina landinterno al Hongkongo kreskis de 2,3 milionoj al 42 milionoj en 20 jaroj.

Ekde la reveno de Hongkongo al Ĉinio, la kvanto de vojaĝantoj el la ĉina landinterno 18-obliĝis, de 2,36 milionoj en 1997 ĝis 42,77 milionoj en 2016. La drasta kresko de nombro de vizitantoj el la ĉina landinterno al Hongkongo estas la ĉefa movforto de rapida kresko de turisma merkato de Hongkongo. En la lastaj 20 jaroj, trajtoj kaj bezonoj de vizitantoj el la ĉina landinterno konstante ŝanĝiĝis, kaj en la estonteco Hongkongo plibonigos servojn al siaj vizitantoj.

– Sistema protekto de intelekta proprieto en Ĉinio.

Ĉinio estas en la 22-a pozicio en la monda indico de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto. Dum la lastaj dek jaroj Ĉinio senĉese altigis sian novigkapablon, kiu tamen daŭre bezonas plibonigojn. Ekzemple, pli ol dudek procento de patentopetoj de ĉinaj universitatoj senvalidiĝis pro nepago de jara kotizo. Ankaŭ leĝoj kaj kvalito de patentopetoj bezonas plibonigon, kaj Ĉinio disvolvas ampleksan strategion tiucele.

– Por la unua fojo, homoj plantos terpomojn sur la luno.

En 2018 Ĉinio lanĉos la lun-sateliton Chang’e-4, kiu entenos la unuan biologian eksperimenton sur la luno: mikro-ekosistemo en cilindra poto, en kiu troviĝas semojn de terpomoj kaj de la planto Arabidopsis thaliana, kokonojn de silkraŭpo, teron, akvon, aeron kaj eslplor-ekipaĵojn. En ĉiu dua horo estos sendita foto de la eksperimento al la Tero.

– Kreskadis eksportado de sudamerikaj avokadoj al Ĉinio.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam avokadoj ekaperis en superbazaroj de Pekino, multaj klientoj tre scivolis pri tiu piraspekta frukto. Nun ĝi estas trovebla en miloj da vendejoj kaj tre ŝatata de ĉinoj: importado de avokadoj kreskis de malpli ol du tunoj en 2010 al 25 mil tunoj en 2016. Komerco kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Sudameriko same vigle kreskis en tiu periodo.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.