Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-06-27
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉu Japanio alproksimiĝas al AIIB kaj “La Zono kaj Vojo”?

– Usonaj bovaĵoj revenas al ĉina merkato post 14 jaroj.

– Ses ĉinaj universitatoj estas inter la cent plej bonaj en la mondo.

– Somera solstico spegulas la misteron de ĉina tradicia kalendaro.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo, bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉu Japanio alproksimiĝas al AIIB kaj “La Zono kaj Vojo”?

Laŭ usona retejo La Diplomato, japana ĉefministro Shinzo Abe deklaris, ke Japanio pretas kunlabori kun la iniciato “La Zono kaj Vojo” sub certaj kondiĉoj. Japana investo en Ĉinio verŝajne kreskos ekde tiu ĉi jaro reage al la retiron de Usono el la komerca interkonsento Trans-Pacifika Partnereco, kaj Japanio pristudas la eblecon aliĝi al Azia Infrastruktura Invest-Banko

– Usonaj bovaĵoj revenas al ĉina merkato post 14 jaroj.

Antaŭ 2003 Usono estis unu el la ĉefaj provizantoj de bovaĵoj al Ĉinio, sed pro spongoforma bova cerbomalsano, Ĉinio decidis malpermesi ĝian importadon. En Majo, okaze de renkontiĝo inter la gvidantoj de ambaŭ landoj, estis atingita interkonsento pri tiu temo kaj en la 20-a de junio Ĉina Ĝenerala Administracio pri Kvalitkontrolo anoncis permeson al importado de bovaĵoj el Usono.

– Ses ĉinaj universitatoj estas inter la cent plej bonaj en la mondo.

Laŭ listo diskonigita de la eduka organizo Quacquarelli Symonds, inter la cent plej bonaj universitatoj en la mondo, ses troviĝas en ĉina ĉeftero: Tsinghua-universitato kaj Pekina Universitato okupas, respektive, la 14-an kaj 17-an lokojn. Krom ili, ankaŭ Zhejiang-Universitato, Ŝanhaja Jiaotonga Universitato, Fudan-Universitato kaj Nankina Universitato troviĝas en la listo.

– Somera solstico spegulas la misteron de ĉina tradicia kalendaro.

La 21-a de junio estis Somera Solstico. En ĉina tradicia kalendaro ĝi estas la deka el la 24 sunperiodoj, kiuj estis pasintjare aldonitaj al la Listo de Nemateriaj Heredaĵoj de UNESKO.Tiuj sunperiodoj estis kreitaj por helpi ĉinojn plani agrikulturan produktadon kaj ĉiutagan vivon, kaj post la somera solstico en granda parto de Ĉinio estas altaj temperaturoj kaj dum longa tempo brilas la suno, sekve en tiu ĉi epoko plantoj vigle kreskas.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj detaloj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon www.espero.com.cn.