Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-07-03
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Xi jinping revuis garnizonon de Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo


– Novaj malkovroj pri kiel kafeino povas maldikigi homojn


– Filipinanoj rete instruas la anglan lingvon al ĉinoj


– Ĉantaĝa viruso Petya atakis multajn landoj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Xi jinping revuis garnizonon de Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo


Matene de la 30-a de junio ĉina prezidento Xi jinping vizitis Hongkongon por ĉeesti la solenaĵon feste al la 20-jariĝo de la reveno de Hongkongo al la patrujo kaj la enoficiĝan ceremonion de la kvina-mandata registaro de Hongkonga Speciala Administracia Regiono. Pli ol 3 100 oficiroj kaj soldatoj kaj pli ol 100 militaj ekipaĵoj estis revuitaj en 20 grupoj.


– Novaj malkovroj pri kiel kafeino povas maldikigi homojn


Artikolo de ĉinaj esploristoj aperigita en la brita scienca revuo Nature Communications prezentas novan malkovron pri metabola rearanĝo en musoj post drinkado de kafeino. Post engluti kafeinon, musoj perdis la apetiton kaj uzis pli da energio. La dozo da kafeino uzita en la eksperimento, tamen, egalas al minimume 24 tasoj da kafoj. Esploristoj rekomendas trinki kafon unu horo antaŭ sportado kiel maniero pliefikigi maldikigan efikon de ekzercoj.


– Filipinanoj rete instruas la anglan lingvon al ĉinoj


Reta lingvinstruado populariĝas en Ĉinio, kaj tio kreas oportunojn por instruistoj de aliaj landoj. En Filipinoj 10 mil instruistoj de la angla lingvo laboras por ĉinaj edukaj retejoj, kiuj investas en lokaj centroj en la lando, por varbi kaj trejni instruistojn. Ĉinaj studentoj preferas instruistojn el Filipinoj pro tio, ke ambaŭ landoj troviĝas en sama horzono kaj filipinaj instruistoj postulas malpli altan pagon ol instruistoj el Eŭropo aŭ Usono. Cetere filipina akĉento plaĉas al ĉinoj.


– Ĉantaĝa viruso Petya atakis multajn landoj


Sekve al la disvastiĝo de la viruso WannaCry, kiu atakis komputilojn en pli ol 150 landoj en majo, nova viruso Petya jam atakis komputilojn en Usono, Nederlando, Rusio, Britio, Ukrainio kaj aliaj landoj. Laŭ fakuloj pri sekureco de ĉina firmao Tencent, k

omputiloj estis infektitaj ankaŭ en Ĉinio, kaj la nova viruso disvastiĝas per la samaj vundeblaĵoj uzitaj de la viruso Eterna Bluo.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.