Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-07-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Xi Jinping faris ŝtataferan viziton al Rusio kaj Germanio
– Kiuj teknologioj povos ŝanĝi niajn vivojn en 2017?
– Akvomelona jupo fariĝis modo en socia retejo
– Multaj fremdlandanoj laŭdas la publikan sekurecon en Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn:

– Xi Jinping faris ŝtataferan viziton al Germanio kaj partoprenis en kunveno de Grupo 20.
Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Berlinon en la 4-a de julio por ŝtatafera vizito. Li kunsidis kun germana kanceliero Angela Merkel kaj ambaŭ kune partoprenis en la inaŭguro de ĝardeno de grandaj pandoj en Berlina Bestoĝardeno. Xi Jinping restis en Germanio por partopreni la Pintkunvenon de Grupo 20, okazinta en Hamburgo.

– Kiuj teknologioj povos ŝanĝi niajn vivojn en 2017?
La usona Teknologia Revuo MIT, la rusa tagĵurnalo Pravda kaj diverslandaj observantoj pri teknologio elektis ok teknologiojn, kiuj eble ŝanĝos niajn vivmanieron, laboron kaj ekziston en 2017. Ili estas redaktado de homa genomo, konata kiel genterapio 2.0, kvantuma komputado, pagado per vizaĝrekono, aŭtomata stirado, panorama fotado je 360 gradoj, babilroboto, interligo de objektoj per nuba komputado kaj komputila memlernado.

– Akvomelona jupo fariĝis modo en socia retejo

Akvomelono estas taŭga frukto por la varmego de somero, tamen ĉijare oni decidis doni al ĝi ankoraŭ alian rolon: akvomelona jupo furoras en interreto! Homoj tranĉas akvomelonon en formo de jupo, metas ĝin en taŭga pozicio kaj fotas ĝin antaŭ alia homo, kreante la impreson, ke la persono sin vestas per akvomelona jupo. Neniu scias la originon de la ludo, tamen multaj homoj aliĝas al ĝi kaj diskonigas siajn fotojn en sociaj retejoj.

– Multaj fremdlandanoj laŭdas la publikan sekurecon en Ĉinio

Lastatempe okazis vigla diskuto inter eksterlandanoj pri kiom sekura estas Ĉinio. Multaj homoj kiuj turismis, laboras aŭ studas en Ĉinio aliĝis al la diskuto kaj laŭdis la publikan sekurecon de la lando. Multaj substrekis la fakton, ke estas sekure iri surstrate dum nokto. Alia punkto kiu kaptis specialan atenton estas la ligo inter sekureco kaj oportuno de la publika transportsistemo. Ankaŭ ricevis laŭdojn la malpermeso al ordinaraj homoj uzi pistolon, la detalan sekurecan kontrolon en Ĉinio kaj la helpemo de ĉinoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.