Teksto | Saluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Nova glacimonto en Antarkto estas la plej granda en tuta historio
– Bukareŝto gastigis Dialogon inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo
– Los-Anĝeleso kaj Parizo gastigos Olimpikojn
– La tero eniras la sesan amasan formorton ekde glaciepoko
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
– Nova glacimonto en Antarkto estas la plej granda en tuta historio
Grandega glacimonto apartiĝis de la glacia breto Larsen C en Antarkto. Kun areo de ĉirkaŭ ses mil kvadrataj kilometroj, ĝi estas preskaŭ sepoble pli granda ol Berlino kaj la plej granda glacimonto en tuta historio. Sciencistoj atentas pri baldaŭa malapero de glacia breto Larsen C, kaj substrekas ke dum la lastaj 20 jaroj sep ĉefaj glaciaj bretoj tute malaperis en Antarkto, inter ili Larsen A kaj B.
– Bukareŝto gastigis Dialogon inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo
La 14-an de julio okazis en Bukareŝto, ĉefurbo de Rumanio, Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, en kiu ĉeestis pli ol 500 partoprenantoj. Ĉifoja dialogo havis kiel temo “Novaj ideoj, novaj pensmanieroj kaj novaj rimedoj por antaŭenigi la konstruadon de ’La Zono kaj Vojo’”.
– Los-Anĝeleso kaj Parizo gastigos Olimpikojn
Internacia Olimpika Komitato faris surprizan decidon pri la gastigado de sekvaj Olimpikoj: unu el la du kandidataj urboj por gastigi Olimpikojn en 2024 gastigos la sekvajn Olimpikojn, en 2028. Pro tio, estas jam oficiala la informo, ke ambaŭ urboj, Parizo kaj Los-Anĝeleso, gastigos Olimpikojn, kaj iliaj urbestroj, kune kun Internacia Olimpika Komitato, intertraktas pri kiu urbo unue gastigos Olimpikojn.
– La tero eniras la sesan amasan formorton ekde glaciepoko
Sciencistoj raportis ke pro troa kresko kaj de tutmonda loĝantaro kaj de konsumado, miliardoj da mamuloj, birdoj, anfibioj kaj reptilioj malaperis dum la lastaj jardekoj. Surbaze de statistikoj, sciencistoj avertis, ke la tero eniras tiom rapide en la sesa amasa formorto ekde glaciepoko, ke tio preterpasas ĉiujn antaŭvidojn. Geraldo Ceballos, prof-ro de Aŭtonoma Universitato de Meksiko kaj direktoro de la esploro, rekomendas tujan agadon por protekti biodiversecon.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn |