Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-08-02
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinaj aplikaĵoj ŝanĝas la vivojn de homoj
– Malkovrita la sekreto de la Imperiestra Palaco de Ĉinio kontraŭ tertremoj
– Ĉinio lanĉos nehakeblan interretan komunikadon
– Nova materialo ebligos ŝarĝi poŝtelefonon per vestoj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

– Ĉinaj aplikaĵoj ŝanĝas la vivmanierojn de homoj

Fine de julio, dum la Konferenco pri komputila Vido kaj Desegna Rekono, inĝeniero de Google spertis la ĉinan aplikaĵon Pailitao, kiu serĉas fotitan varon en retbutikoj, kaj sukcesis trovi ŝuojn similajn al tiuj, de ĉina inĝeniero partoprenanta en la konferenco. Ekster Ĉinio ankaŭ populariĝas ĉinaj aplikaĵoj por plibeligo de fotoj, inter ili estas Meitu. Ankaŭ reta mendo de manĝaĵoj rapide populariĝis en Ĉinio kaj estas laŭdata de eksterlandanoj, kiuj taksas la servon tre oportuna.

– Malkovrita la sekreto de la Imperiestra Palaco de Ĉinio kontraŭ tertremoj

Populariĝas en interreto la filmo “Modelo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco rezistis 10-gradan tertremon”, kiu estas parto de dokumentario La Sekreto de la Malpermesita urbo de Ĉinio, prezentita de brita televidstacio. Laŭ la filmo, metiistoj uzis kontraŭtertremajn rimedojn en la konstruado de la palaco, kiu eltenis tertremojn pli ol 200-fojojn . Sciencistoj faris eksperimenton per modelo de la Imperiestra Palaco en tertremsimulilo, kaj la ligna strukturo rezistis al 10-grada magnitudo.

– Ĉinio lanĉos nehakeblan interretan komunikadon

Artikolo sur retejo de BBC prezentas la progreson de Ĉinio pri kvantuma komunikado, konsiderata la plej sekura maniero liveri ciferigitajn datumojn. Kvantuma komunikado ne estas entute nehakebla, sed malebligas kopiadon de datumoj, kiuj perdiĝas kaze de provo haki ilin, kaj sekve la ricevanto scias ke estis provo haki tiujn datumojn. Tiu teknologio estas delonge esplorata de pluraj landoj, sed Ĉinio estas la nura, kiu testas ĝian uzon por komercaj celoj.

– Nova materialo ebligos ŝarĝi poŝtelefonon per vestoj

Artikolo aperigita en la revuo Science prezentas malkovron de ĉinaj esploristoj pri molekula ferelektra materialo kaj piezoelektra materialo. Verkita de sciencistoj de Sudorienta Universitato en Nankino, la artikolo prezentas novan molekulan materialon kun trajtoj de piezoelektraj ceramikaĵoj. Tiu materialo povas esti uzata por malgrandigo de integraj cirkvitoj kaj apero de faldeblaj ekipaĵoj, inter ili vestoj kapablaj ŝarĝi poŝtelefonon.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn