Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-08-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉirkaŭ 94% da senpilotaj flugmaŝinoj estas produktitaj en Ĉinio
– Esploristoj kreis paperon reprinteblan 80-foje per ultraviolaj radioj
– Ĉinio fariĝas altteknika centro
– Medicina beligado furoras en Ĉinio

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.


– Ĉirkaŭ 94% da senpilotaj flugmaŝinoj estas produktitaj en Ĉinio

Laŭ statistikoj 94% da senpilotaj flugmaŝinoj en la mondo estas produktitaj en Ĉinio, kaj en 2016 la totala produkt-valoro de senpilotaj flugmaŝinoj por civila uzo produktitaj en Ĉinio superis 26 miliardojn da juanoj. Krom la kapablo de ĉinaj firmaoj en esplorado kaj produktado, ne mankas al ili la subtenon de la ĉina registaro. Ekzemple, por riparado de ĉinaj produktoj forvenditaj al eksterlando, ĉina dogano ne kontrolas atestilojn kaj nuligas impostojn, por ke la tuta periodo de riparado en Ĉinio kaj resendo al eksterlanda aĉetinto mallongiĝu ĝis malpli ol 3 tagoj.

– Esploristoj kreis paperon reprinteblan 80-foje per ultraviolaj radioj

Esploristoj de la usona Universitato de Kalifornio kaj de la ĉina Shandong-universitato disvolvis paperon sur kiu eblas printi per ultravioletaj radioj, sen uzo de inko. La nova papero aspektas kiel ordinara papero, tamen sub temperaturo de 120 celsiaj gradoj la sribaĵoj sur ĝi malaperas kaj la papero povas esti reuzata, eĉ pli ol 80-foje. Por produkti tiun paperon sufiĉas ŝmiri sur normala papero maldikan tavolon da kemiaĵoj.

– Ĉinio fariĝas alt-teknika centro

Artikolo publikigita en la germana gazeto Focus montras ke Ĉinio rapide transformiĝas de simpla fabriko de malaltkostaj varoj al alt-teknika produktejo. La artikolo titolita “La plano de Ĉinio fariĝi granda potenco” substrekas la investojn de Ĉinio en ŝlosilaj teknikoj kiel trajnoj, satelitoj, raketoj, aviado, aŭtomobiloj kaj robotiko. Ĝis 2049, kiam oni festos la centjariĝo de nova Ĉinio, la lando akiros la statuson de “industria superpotenco”.

– Medicina beligado furoras en Ĉinio

Industrio pri medicina beligado jam fariĝis la tria plej granda en la mondo, post tiuj pri aŭtoj kaj aviado. Nova raporto atentigas pri tio, ke 40% de la konsumantoj de beligaj kosmetikaĵoj estas ĉinoj, ĉefe junuloj naskiĝintaj post 1990. Pli kaj pli multaj ĉinoj emas pagi por havigi al si pli grandajn okulojn, pli altan nazon kaj pli glatan haŭton. En Ĉinio, poŝtelefona aplikaĵo faciligas serĉadon de beligaj servoj kaj rekomendas produktojn al uzantoj.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn