Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-09-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉinio planas konstrui supersonan trajnon
- Okazis en la ĉina urbo Xiamen gastigas la 9-an Pintkunvenon de BRICS-landoj
– Surreta aĉetado de ĉinaj varoj populariĝas en Rusio
– En senkasista vendejo de Suning eblas pagi per vizaĝrekono

– Ĉinio planas konstrui supersonan trajnon

Ĉina Aerospaca Scienc-industria Kompanio anoncis dum la Ĉina Internacia Aerospaca Forumo, ke ĝi esploras pri altrapidega trajno kiu kapablos atingi 4 mil kilometroj hore. La teknologio, konata kiel Hipervojo, similas al glistrajno, sed ĝi kuras en malaltvakua tubo por redukti aeran reziston. Ili laŭplane unue konstruos trajnon kapablan atingi la rapidon de mil kilometroj hore, kaj sekve plialtigos la maksimuman rapidon laŭ la disvolvado de la teknologio.


- Okazis en la ĉina urbo Xiamen la 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj
Inter la 3-a kaj la 5-a de septembro la urbo Xiamen, en la provinco Fujian de Ĉinio, gastigis la 9-an Pintkunvenon de BRICS-landoj. Gvidantoj de Ĉinio, Rusio, Sudafriko, Barato kaj Brazilo renkontiĝis por trakti plurajn temojn rilate al la kunlaboro inter tiuj landoj, kaj ankaŭ okazis flankaj eventoj inter ministroj, diplomatoj kaj entreprenantoj de BRICS-landoj. Xiamen, iama fiŝkaptista vilaĝo, estas urbo kun granda internacia haveno, sekve havas historian rilaton kun aliaj landoj.

– Surreta aĉetado de ĉinaj varoj populariĝas en Rusio

Statistikoj de Yandex, rusa firmao pri reta pago, la kvanto de ĉinaj varoj menditaj en Rusio en la unua duono de tiu ĉi jaro kvinobliĝis kompare al la pasinta jaro, kaj la enspezoj de ĉinaj komercistoj en la platformo de Yandex kreskis je 94%. La eniro de ĉina firmao Aliexpress en Rusio, en 2012, antaŭen puŝis ŝanĝojn en loĝistiko kaj banka sistemo de Rusio, kaj draste ŝanĝis la kutimojn de rusaj konsumantoj.

– En senkasista vendejo de Suning eblas pagi per vizaĝrekono

La vendejo Biu en la butikumcentro Suning, en la urbo Nankino, en orienta Ĉinio, estas fama ne nur pro tio, ke ĝi estas senkasista vendejo, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estas la nura kiu akceptas pagon per vizaĝrekono. Post instali poŝtelefonan aplikaĵon kaj registriĝi per ĝi, sufiĉas piediri tra la pagvojo por efektivigi la pagon. La mono estas aŭtomate elprenita el la bankokonto de la kliento.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn