Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-10-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:






– Okazis la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio.

– Pli ol sesdek milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco.

– Ĉinaj turistoj ekvojaĝas al nepopularaj turismejoj.

– Ĉinio plibonigos medicinan asekuron kaj pensian sistemon.



La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn




– Okazis la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.



Matene de la 18-a de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, en kiu partoprenas 2200 reprezentantoj elektitaj el pli ol 89 milionoj da membroj de la Komunista Partio de Ĉinio. Ili ekzamenis amendojn kaj raportojn kaj elektis la novajn membrojn de la Centra Komitato kaj de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de Komunista Partio de Ĉinio.




– Pli ol sesdek milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco.




Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris, dum sia parolado en la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ke en la tuta lando pli ol sesdek milionoj da homoj liberiĝis el malriĉeco kaj la nombro de malriĉuloj jare reduktiĝis je pli ol dek milionoj. La proporcio de malriĉuloj en ĉina socio malpliiĝis de 10,2% al malpli ol 4%.



– Ĉinaj turistoj ekvojaĝas al nepopularaj turismejoj.



700 milionoj da ĉinoj vojaĝis komence de oktobro. Inter ili kelkaj milionoj vizitis aliajn landojn okaze de ferioj pro Nacia Tago, kaj datumoj montras, ke ili plejparte vizitis popularajn turismejojn de Azio, tamen aliaj ne tre popularaj lokoj ankaŭ altiras ilin. Laŭ vojaĝretejo Ctrip, antaŭmendo de vojaĝoj al ne popularaj cellokoj kreskis je pli ol 50% ĉi jare, kaj ĉinoj ekvojaĝas al Moroko, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Ĉeĥio, Finnlando, Aŭstrio, Germanio, Vjetnamio, Kamboĝo kaj Italio.




– Ĉinio plibonigos medicinan asekuron kaj pensian sistemon.




La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio emfazas garantii decajn vivkondiĉojn al la popolo kaj ilin plibonigi. Inter la proponataj plibonigoj substrekindas la partoprenigo de la tuta popolo en la pensia sistemo de Ĉinio kaj klopodoj por unuigi la administradon de pensio en la tuta lando, kaj ankaŭ plibonigojn en la sistemo de medicina asekuro, kun speciala atento al asekuroj pri senlaboreco kaj laborakcidentoj, kaj estigon de tutlanda platformo de publikaj servoj pri socia asekuro.



Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.