Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-11-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Komercistoj akompanas usonan prezidenton Donald Trump en vizito al Ĉinio
– En Ĉinio, Koraloj kreskis 100 mil kvadratajn metrojn dum la lastaj 20 jaroj
– Aliĝo al SDR helpas internaciigon de juano
– Datumoj el ĉina karbonmonitora satelito estas senpage kunhaveblaj

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn


– Komercistoj akompanas usonan prezidenton Donald Trump en vizito al Ĉinio

La usona prezidento Donald Trump vizitas Ĉinion inter la oka kaj deka de novembro, kune kun delegitaro de 40 komercistoj. Dum la vizito estos subskribitaj kontraktoj, kiuj sume valoras miliardojn da usonaj dolaroj. Laŭ raporto, usona registaro intertraktos interkonsenton kun ĉina naftokompanio Sinopec pri investoj en Usono kaj la usona firmao Tesla planas konstrui fabrikon de elektraj aŭtoj en Ĉinio.

– En Ĉinio, Koraloj kreskis 100 mil kvadratajn metrojn dum la lastaj 20 jaroj

Sciencistoj de la Instituto de Oceanografio pri la Suda Ĉina Maro jam de 20 jaroj kultivas koralojn, kiuj kontribuas por plibonigo de suboceana medio. La sciencistoj kultivas koralidojn en proksima maro, kaj poste transplantas ilin sur antaŭfiksitajn artefaritajn rifojr sub la maro. Per tiu procezo ili sukcesis kreskigi pli ol ses mil koralojn, kiuj okupas areon de 100 mil kvadrataj metroj.

– Aliĝo al SDR helpas internaciigon de juano

Unu jaro post aliĝo de juano al Speciala Depon-Rajto ĉe Internacia Monfonduso, pli ol 1900 financaj institucioj tra la mondo kaj estas rekorda nombro de institucioj ekster Ĉinio, kiuj havas obligaciojn en juanoj. Pli ol 60 landoj havas juanon kiel fremdmona rezerva valuto, kaj fakuloj asertas ke la stabileco de valuta kurzo de juano faciligas ĝian internaciigon.

– Datumoj el ĉina karbonmonitora satelito estas senpage kunhaveblaj

Ekde la 24-a de oktobro la datumoj senditaj de la karbonmonitora satelito Fengyun-4 estas senpage kunhaveblaj. La satelito, sur orbito je 700km for de la surfaco de la terglobo, kolektas datumojl el areoj kun diametro de 300 km kaj kontribuas por ke sciencistoj povu pli akurate kontroli la evoluon de denseco de karbon-dioksido en la atmosfero.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.