Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-11-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la Pintkonferenco de ĉefadministrantoj de APEK.
– Ĉinio kaj Usono subskribis interkonsentojn je 253,5 miliardoj da usonaj dolaroj.
– En Pekino pli ol 3 mil familioj instalis sunpanelojn por elektrogenerado.
– Aprobita la leĝo pri publikaj bibliotekoj de Ĉina Popola Respubliko.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn

– Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la Pintkonferenco de ĉefadministrantoj de APEK.

La 10an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la pintkonferencon de ĉefadministrantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Da Nang, Vejtnamio, kaj faris ĉefteman paroladon titolitan "Kapti la Ŝancon ĉe Transformiĝo de la Monda Ekonomio kaj Serĉi Pli Grandan Disvolviĝadon de Azi-pacifiko". Li emfazis, ke la mondo nun restas en historia procezo de rapida ŝanĝiĝo, kaj la monda ekonomio estas en profunda transformiĝo. Ni devas adaptiĝi al la ĝenerala tendenco, kuraĝe preni sur nin la devon kaj kune malfermi pli luman estontecon por disvolviĝo kaj prosperiĝo de Azi-pacifiko.

– Ĉinio kaj Usono subskribis interkonsentojn je 253,5 miliardoj da usonaj dolaroj.

La 9an de novembro en la Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump ĉeestis Ĉin-Usonan Komercan Interŝanĝon, kaj gravaj komercaj interkonsentoj estis subskribitaj. En du ceremonioj pri subskribo de interkonsentoj, firmaoj el ambaŭ landoj subskribis interkonsentojn pri kunlaboro en 34 projektoj, kiuj entute valoras 253,5 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio estas monda rekordo en komerca kunlaboro.

– En Pekino pli ol 3 mil familioj instalis sunpanelojn por elektrogenerado.

Kuraĝigataj de pekina registaro, multaj familioj instalas sunenergiajn ekipaĵojn en siaj hejmoj. Granda parto de la generita elektro estas uzata de la koncerna familio, kaj elektro ne uzita povas esti vendata por profito. Nun en Pekino pli ol 3 mil uzantoj jam profitas de tiu verda energifonto. Laŭ statistiko, en Pekino la totala kvanto de elektro generita de tiuj sunpaneloj atingis 260 milionojn da milivatoj. Tio sufiĉas por la uzo de 83 mil familioj dum unu jaro.

– Aprobita la leĝo pri publikaj bibliotekoj de Ĉina Popola Respubliko.

La 4-an de novembro la 30-a sesio de la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis la leĝon pri publikaj bibliotekoj de la Ĉina Popola Respubliko, kiu devigas al guberniaj kaj pli altnivelaj registaroj starigi publikajn bibliotekojn kaj senpage provizi la publikon per publika spaco por serĉado kaj pruntado de libroj, ĉambroj por legi kaj studi, kaj servoj kiel publikaj prelegoj, stimulado de legado, trejnado kaj ekspozicioj. Publikaj bibliotekoj devos funkcii ankaŭ dum feritagoj, kaj la leĝo ekvalidiĝos en la 1-a de januaro 2018.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.