Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-12-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton!Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

-- Okazis en Pekino Altnivela Dialogo inter Komunista Partio de Ĉinio kaj Mondaj Politikaj Partioj
-- En 2019 komenciĝos amasproduktado de flugantaj aŭtoj
-- Ĉinaj turistoj ne plu bezonos vizon por viziti Bosnio-Hercegovinon
-- Enskriboj sur testudaj karapacoj kaj bestaj ostoj estis aldonitaj al la Memoro de la Mondo de UNESKO.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn

-- Okazis en Pekino Altnivela Dialogo inter Komunista Partio de Ĉinio kaj Mondaj Politikaj Partioj

De la 30-a de novembro ĝis la 3-a de decembro la Komunista Partio de Ĉinio okazigis en Pekino Altnivelan Dialogon inter KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj. Ĝia ĉeftemo estis: "Estigi homaran sortkomunumon kaj kunkonstrui belan mondon -- devo de politikaj partioj". Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĉina prezidanto, parolis dum la inaŭguro de la konferenco, en kiu partoprenis gvidantoj de pli ol 200 politikaj partioj kaj koncernaj organizoj el pli ol 120 landoj.

-- En 2019 komenciĝos amasproduktado de flugantaj aŭtoj

Gelly, aŭtokompanio en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, aĉetis la usonan kompanion pri flugantaj aŭtoj Terrafugia, kaj planas komenci amasproduktadon de flugantaj aŭtoj en 2019 en Usono kaj tiun de vertikale leviĝantaj kaj malleviĝantaj flugantaj aŭtoj en 2023. En septembro la ĉina kompanio Tencent fariĝis la ĉefa investanto de la germana kompanio pri flugantaj aŭtoj Lillium. En la mondo estas pli ol 10 kompanioj, kiuj esploras kaj evoluigas flugantajn aŭtojn. Hodiaŭ la ĉefaj teknikaj baroj estas la nesufiĉaj kapabloj de daŭra flugado kaj ŝarĝado.

-- Ĉinaj turistoj ne plu bezonos vizon por viziti Bosnio-Hercegovinon

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Bosnio-Hercegovino subskribis Interkonsenton pri Reciproka Senviza Permeso de Pasportuloj fare de la Registaro de Ĉina Popola Respubliko kaj la Konsilio de Ministroj de Bosnio-Hercegovino. Post validiĝo de la interkonsento, Bosnio-Hercegovino fariĝos la dua eŭropa lando, kiu permesas senvizan eniron de vojaĝantoj el Ĉinio.


-- Enskriboj sur testudaj karapacoj kaj bestaj ostoj estis aldonitaj al la Memoro de la Mondo de UNESKO.

Enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj estas la plej fruaj skriboj de Ĉinio. Elfositaj el Yin-ruinoj en Anyang de Henan-provinco. La 24-an de novembro UNESKO aldonis ilin al la Memoro de la Mondo. Estas ĉirkaŭ 160 mil pecoj de karapacoj kun 4 300 unuopaj skriboj, inter kiuj 1 600 estas malĉifritaj. La enskriboj registris devenojn kaj eventojn en la reĝa familio en la malfrua periodo de Shang-dinastio antaŭ pli ol 3 000 jaroj. Ili estas apartaj kulturaj heredaĵoj pri historiaj memoroj de Ĉinio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn