Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-12-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– La unua duon-subakva inteligenta marfiŝejo estis fabrikita de Ĉinio.
– Jack Ma investos 300 milionojn da juanoj dum 10 jaroj por trejnado de kamparaj edukistoj.
– Ĝemelidoj, unu el la plej atendataj meteorfluoj de tiu ĉi jaro, akompanis nin dum Zamenhof-tago.
– Danke al helpo de politikoj de la ĉina registaro, rapide prosperas ĉinaj platformoj pri internacia komerco.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn:

– La unua duon-subakva inteligenta marfiŝejo estis fabrikita de Ĉinio.

Granda fiŝbreda platformo estas la unua duon-subakva inteligenta marfiŝejo en la mondo. Ĝi estas konstruita de Wuchang-a Ŝipkonstrua Industria Grupo sub la Ĉina Ŝipkonstrua Korporacio. La fiŝejo povas enteni maksimume 9 homojn por laboro kaj vivo en malproksima maro. Dum unu fiŝbreda periodo oni povas bredi 1.5 milionon da fiŝoj kaj produkti 8 mil tunojn da salmonoj, kiuj sume valoras pli ol 100 milionojn da usonaj dolaroj.

– Jack Ma investos 300 milionojn da juanoj dum 10 jaroj por trejnado de kamparaj edukistoj.

Fondaĵo Jack Ma, zorganta pri kampara edukado, publikigis la planon Jack Ma por trejni studentojn de instruistaj universitatoj, kiuj post diplomiĝo kontribuos al kampara edukado. La fondaĵo planas investi almenaŭ 300 milionojn da juanoj dum 10 jaroj en kampara edukado per trovado kaj trejnado de kamparaj edukistoj. Tiu estas la tria projekto de Jack Ma pri la kampara edukado, sekvante du pli fruajn planojn: unu pri kamparaj instruistoj kaj alia pri kamparaj lernejestroj.

– Ĝemelidoj, unu el la plej atendataj meteorfluoj de tiu ĉi jaro, estis observataj antaŭ Zamenhof-tago.

Ĝemelidoj estas unu el la plej atendindaj meteorfluoj ĉiujare. Ilia aktiva periodo daŭras proksimume de la 7-a ĝis la 17-a de decembro. La plej bona momento por observado de Ĝemelidoj ĉi-jare estis de la vespero de la 13-a de decembro ĝis sunleviĝo de la 14-a de decembro. En tiu nokto la nombro de meteoroj atingis pohore 80-100, preskaŭ trioble ol en la antaŭa nokto.

– Danke al helpo de politikoj de la ĉina registaro, rapide prosperas ĉinaj platformoj pri internacia komerco.

Ĉinaj konsumantoj aĉetas pli da importitaj varoj, kaj pro tio la platformoj pri internacia komerco vivas sian oran epokon. Ankaŭ la subteno de la registaraj politikoj funkcias kiel motoro por helpi tiajn platformojn: Ekde la 15-a de majo en 2015 ĉina dogano funkcias dum 24 horoj tage tra la tuta jaro por altigi la efikon de pritraktado de varoj. Esplorado de la retkomerca firmao JD.com konkludis ke varoj el pli ol 50 landoj laŭ “La Zono kaj Vojo” populariĝas en Ĉinio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn